La tago likas kaj la forfluintajn
horojn englutas sponge la nekonebla nokto.
Mi vigilas ĝis la dua, tria,
por kapti la momenton kiam glore,
piedpinte endefilas tiuj horoj,
de kiuj nur la mankon
ni sentas dum la tagoj plenŝtopitaj.
(La montriloj ĉiunokte ĉesas
plumarŝi sur la brakhorloĝa plato.)
Mi ĉiam endormiĝas antaŭ tio.

Belega!
Mi scivolas kiom da e-poemoj pritraktas la nokton kiel ĉefan temon.