Perspektivoj el rubujo

En Luksemburgio 97 % de la loĝantaro klasifike disigas siajn forĵetaĵojn. Homoj el ĉiaj etnoj kaj sociaj tavoloj alveturas al la reciklejo por vigle, preskaŭ konkurs-etose puŝi ĉaregojn da arbobranĉoj, eksfridujoj, kaj eĉ da revuoj, al la kolektujoj.
Kiel bona esperantisto, mi ĉiam dediĉas apartan atenton al la ricevujoj de papero kaj kartono. Je lastatempa vizito kun mia bopatro, mi elfiŝis el sub hundnutraĵa sako okulfrape malnovecan urbomapon de Luksemburgo. Horon poste, en la hejma salono mi malfaldis miajn trovaĵojn, sub rigardo malaproba de mia bopatrino: kion ja faras elrubaĵo sur la manĝotablo?
La mapo, german-titola Bildstadtplan von Hermann Bollmann (“Bilda urbomapo de H.B.”), pruviĝis io neordinara. Sur 58 oble 67 cm-oj ĝi montras averse la urbocentron, dorse la pli vastan regionon, de Luksemburgo, kiaj ili estis antaŭ precize 50 jaroj. La urbomapo estas “tridimensia”, en la senco ke principe ĉiu konstruaĵo videblas sur ĝi kiel desegneto kun siaj detalaj pordoj, fenestroj, eĉ kornicoj, korbeloj kaj konzoloj. Ne mankas eĉ arboj kaj arbustaroj.
Hermann Bollmann (1911-1971), germana soldato dum la dua mondmilito ĉe la rusa fronto, devis dum la daŭraj retiriĝoj ĉiuvespere desegni novan mapon pri la pozicio de sia armeero. Bollmann rapide komprenis ke averaĝa soldato ne facile orientiĝas laŭ tradicia mapo, kaj tial li riĉigis siajn mapojn per skiza bildigo de kiel eble plej multaj pejzaĝeroj, ekde arboj ĝis kabanoj kaj artileriaĵoj. Post reveno al sia hejmurbo Brunsvigo, li uzis la saman metodon por precize registri la gradon de konserviteco aŭ ruineco de ĉiu konstruaĵo en sia militsuferinta urbo. Preter atendo, lia mapo spertis komercan sukceson. Tra la 1950-aj jaroj Bollmann do mapis per sama metodo Amsterdamon, Kolonjon kaj dudekon da pliaj urboj. Por ĉiu mapo li restis semajnojn, foje monatojn en la koncerna urbo, por precize, mane skizi ĉion en la preparfazo antaŭ fina map-pretigo. Ses monatojn li bezonis por verki sian plej grandiozan mapon, tiun de Novjorko, okaze de la mondekspozicio (1964). Laŭ la kresko de la vendoj, la ĝistiama metia metodo montriĝis tamen tro malrapida. Bollmann devis ion elpensi.
Kion Bollmann elpensis? Tion vi ekscios el mia artikolo aperonta en Monato, principe en oktobro.

2 Komentoj

Enarkivita sub Uncategorized

Buckeye Road

Sziasztok, fiúk! – la du hungaraj vortoj elrulighis kun perfekta prononco, sed lau tembro pli kutima che ludistoj de bluso ol de madjara muziko. La masiva korpo, tenata de tola faldosegho kun dorsapogilo, apenau movighis che ekparolo. Sándor rigardis nekredeme al la dikaj lipoj, la blindula bastono, la blanka stoplobarbo kontrasta al la falta nigra hauto, kaj al la rughaj brikoj de Top Notch Barber Saloon. Li ripetis:
Dobos Delight?
– Igen, Dobos Delight
– ripetis ankau la blindulo, sed lian igen oni povus nun mispreni por again. – Just next door – li daurigis angle. – Mi celas: estis en la najbara domo.
Sándor Fekete jam suspektis tion, kiam li jhus ekzamenis la malplenajn montrofenestrojn de la apuda lokalo. Ne pli ol tri metrojn largha che la stratfronto, la vendejo diveneble profundis sesoble pli malantauen. Surprizis lin ke la vitron ne anstatauis krucplakajho, kiel oni vidas che tiom da fiaskintaj komercejoj de Little Hungary. Kvazau nur hierau oni evakuis la bakejon – ech restis sur la prezentilo antikva pesilo kaj klasika kasmashino.
– Dobby estis bona ulo – kapklinis la sidanta nigrulo. Sándor eksentis sin rolanto de iu lant-flua road movie, en kiu la spektanto nun shanghus epokon, kaj vidus, retrofulme antau la okuloj, la orajn tempojn de Buckeye Road. Tiujn tempojn antau cent, antau ech kvindek jaroj, kiam chi tie floris Eta Hungario. Tiam Klevlando havis la famon esti, post Budapeshto, la dua plej granda hungara urbo tutmonde. Kia Bruklino por judoj kaj Bostono por irlandanoj, tia Klevlando por hungaroj.
– Vi konis do la posedanton Dobby – instigis Sándor, kvankam li perceptis senpaciencon en sia misparkita lu-auto. La du filoj kaj la edzino certe ghuis la usonan vojaghon delonge planitan, sed ne entuziasmis pri detalaj esploremoj de la familiestro, des malpli en dubaj kvartaloj foraj de turisma chefintereso.
– Posedanto li ne estis, kaj envere ankau ne nomighis Dobby. Sed estis li kiu tenis la lokon viva en la lastaj jaroj.
– Do, lia vera nomo estis…
– Tion neniu sciis, au neniu diris. Nu: Dobby, simple pro Dobos Delight, klare. Sed homo, se vi volas audi pli, pagu al mi bieron. Angule de la 125a strato vi trovos. Estas je du pashoj.
Sándor kelkvorte avertis la edzinon, kaj ekpiedis lau Buckeye Road, al la 125a strato. Sinsekvis Kapelo de Paco, Funebrejo Banton-Thorne, la Origina Apostola Kunvenejo de Pekliberigo: chio kio ne bankrotis chi-kvartale, shajnis rilati al bezonoj pli spiritaj ol korpaj. Bieron li tamen trovis fine, che bakejo-vendejo, chiufunkcia kaj tutdiurna. Jen diferenco, li pensis: tro speciala, Dobos Delight funkciis en siaj finaj jaroj jam nur kiel distanca liverejo, lau lia hieraua konsulto de dobosdelight.com, retloko ne forvishita. Forvishitaj tamen estis multaj el ghiaj klientoj, tiuj el la elmigraj ondoj de 56 kaj pli frue. “Krom niaj famaj Strudeloj (vidu apartan liston), ni liveras ankau – Nuksajn Rulajhojn – Papavajn Rulajhojn – Kremfromaghajn Kukojn – Rusajn Te-Biskvitojn – Acidkremajn Kukojn”, reklamis plu la reto, majuskla vocho por minuskla publiko.
Kiam li revenis kun sesopo da Budweiser-dosoj en la manoj, li miris trovi la oldulon ne nur staranta, sed frontanta ghuste la vakan vitrinon de la eks-kukejo.
– Chiam la sama Bud… diabla piso – li grumblis, sed rapide elshovis manon por kapti etenditan doson. – Mi estas Chuck – li gruntis post longa gluto, kaj nun li etendis manon.
– Sándor.
– Sanyi, he? – ridetis mult-scie la oldulo. – Mi konis multajn Sanyi chi tie. Kaj multajn Laci, kaj Pista, kaj Feri. Unu Feri estis kun mi en Koreujo. Baszd meg anyád, Chuck, li chiam diris al mi. Ne revenis.
– Do, estis ia hungara kvartalo chi tie…
– Ia? Kvartalo? Hungario mem estis chi tie, homo. En kvindek ses Pista diris al mi: Chuck, vi scias kio estas pafilo, vi venos kun mi al Debrecen por bruligi la pugojn de la rusachoj. Kiam ili vidos vian nigran faukon, ili ektimos kaj forkuros. Char lia patro estis el Debrecen, la patro de Pista. Li jam naskighis chi tie, en Honeydale Avenue. Sed tiam… Mindenki magyarul beszélt itt. Ankau mi, por labori en la ateliero Takács. Kaj por paroli al la knabinoj. Sed tiuj tamen preferis siajn hungarajn knabojn, certe ne negron. Kaj nun mi jam amase forgesis… Neniu kun kiu paroli ghin.
– Sed kien iris la hungaroj?
Sándor sciis la respondon, sed ne povis ne demandi.
– Kien ili iris? Al la tombejo, certe. Kaj iliaj infanoj ighis usonanoj. Iris loghi en la antauurboj.

Jen komenco de rakonto, vere nur komenco. Mi ech ne chapelumis la literojn, kaj ne aldonis planatajn piednotojn. Chu mi daurigu la rakonton? Chiaj komentoj bonvenas, chu komente chu private.

5 Komentoj

Enarkivita sub Uncategorized

Tutsocie plej profundefika

La revuo kaj eldonejo Literatura Mondo starigis altajn normojn por ajna sekvonto, kaj dum la same Budapeŝta, sed movade vast-temara revuo Hungara Vivo (1961–90) de Hungara Esperanto-Asocio (HEA) nur grade kaj parte sekvis sian prestiĝan antaŭulon en la beletra kampo, la eldona agado de HEA, duonan jarcenton post Literatura Mondo, sukcesis kvante superi tiun kaj, eble, kvalite egali ĝin.
Ĉi tiuj atingoj dankeblas plejparte al unu homo, Vilmos Benczik (1945- ), kiu inter 1977 kaj 1990 gvidis la eldonan agadon de HEA. En tiu periodo sub la sceptro de Benczik aperis Esperantaj libroj — ofte en miloj da ekzempleroj — almenaŭ ĉiun duan monaton, kun eĉ po deko da titoloj en la pintaj jaroj 1982, 1984 kaj la jubilea 1987.
(…)
Tra-Esperanta hungarigo de La finna vojo de Kekkonen estis aperonta, aŭtune de 1989, kvazaŭ substreke al la esperoj de Hungario fariĝi neŭtrala kiel Finnlando — sed dum la kelkaj semajnoj da traduko kaj presado la politika evoluo superis eĉ tiun stadion, kaj fine la libro dronis en senatento, prefacite de la intertempe signif-perdinta politikisto Imre Pozsgay.
Tute malan sorton spertis dulingva, ilustrita seks-lernilo Kulturo de la amo / Bildlibro pri la seksa vivo de Vilmos Szilágyi, atinginta rekordan eldonkvanton de 246 mil ekzempleroj, kun represo je 40 mil.
Ĝi fariĝis certe la plej amasa libro Esperanta de ĉiuj tempoj, kaj eble ankaŭ tiu tutsocie plej profundefika (kun eventuala escepto de la Unua Libro). Plejpartege ja aĉetis ĝin kleriĝemaj neesperantistoj. (Tiutempe HEA povis eĉ permesi al si televidan reklamadon de siaj eldonaĵoj — mi ne memoras ĉu ankaŭ pri la verko de Szilágyi…)

Legu la tutan artikolon en la retejo de Sezonoj

Komenti

Enarkivita sub Uncategorized

Facebook, Amy Winehouse, Nelson Mandela

Nelson Mandela estis liberigita la 27an de junio 2008, dum popkoncerto en Londono. La helpocela spektaklo portis kiel nomon lian prizonulan numeron 46664, kaj oni celis ke ĝi estu lia naskiĝtaga festo. Restis granda demando ĉu li mem persone ĉeestos, kun sia malfortika korpo. Ankaŭ pri alia invitito malcertis ĉu ŝi venos: Amy Winehouse, la dudekkvinjara kantistino kantonta la ferman spektakleron. Mallonge antaŭ la koncerto ŝi estis enhospitaligita por troa drog-dozo.
Winehouse atingis famon per sia soul-muzika albumo Back to black , konsiderata kiel unu el la pintoj el la historio de popmuziko. La plej konata numero titoliĝas “Rehab”, kanto protesta kontraŭ la helpo al drogdependuloj (‘They tried to make me go to rehab, but I said “no, no, no.” ). De post tiu albumo ŝi nenion plu registris, kaj aperis en la novaĵoj ĉefe fotoj de paparacoj pri ŝia malrapida, publika memmortigo. Kelkajn ŝokajn bildojn ŝi mem liveris tra sia Facebook-profilo, ekzemple amuzan filmeton, en kiu ŝi ludas kun vivanta muso dum ŝi estas videble high ; aŭ hejmfaritan videon fare de ŝia edzo Blake, en kiu ŝi kantas rasisman version de “Kapo, ŝultroj, genuo, piedfingro” . Blake poste devis iri al malliberejo pro serioza vundo al baristo. De tiam Amy dediĉis ĉiun sian koncerton al sia incarcerated edzo.
Kiam mi veturis en buseto kun dorsosakuloj tra Transkejo, la naskoregiono de Mandela, ie survoje la ŝoforo silentiĝis kaj montris al ni domon meze de la montetoj. Jen la nova loĝejo de Mandela. La ŝoforo klarigis ke temas pri imitaĵo de la domo en kiu li pasigis la lastajn jarojn de sia kaptiteco, post kiam oni transportis lin el la insulo Robben al la kontinento.
Jen do ni ekfotadis. Sed ni ne sciis kial Mandela konstruigis tiun imitaĵon, kaj respondon al tio ne havis nia ĉiĉerono. Ĉu eble Mandela nostalgiis revidi la oldajn murojn de sia ĉelo?
Tiu ideo fariĝis kredinda por spektanto de la bonfara koncerto 46664 en YouTube. Malgraŭ la fragileco de sia korpo ambaŭ ĉeestis: Mandela, la pugnema ribelulo, kiu devis fariĝi popstelulo en alta aĝo, kaj Amy, la drogfranda, mezfingrema mirinfano. Ambaŭ suferis deformiĝon pro libereco en tute propra maniero.
En la spektakloferma ero ĉiuj famuloj venis sur la podion, kaj ĉiu kunkantis la malnovan protestkanton “Free Nelson Mandela” . La festato alrigardis el sia luksa loĝio. “Free, free, Nelson Mandela,” li aŭdis la korusan kantadon de la famularo, “free, free, Nelson Mandela.” Kaj li fermis siajn malplenajn okulojn.
Sed kion li aŭdis tiam? Super la bruado de la ska-trumpetoj, traborante la koruson, ekstertone, false… Ĉu li vere aŭdis? Jes, li aŭdis vere. Li vidis drogemulineton kiu nervoze tordadis sian minijupon. Ŝi havis alian rekantaĵon: “Free, free, Blakey my fella.”
Tiam Mandela rememoris la vortojn kiujn li mem skribis iam: “The truth is that we are not yet free; we have merely achieved the freedom to be free.” Li murmuris: “Fuck it.” . Kaj stariĝis.
(ĉerpo el Unu nekredebla Facebook-vivo en sesdek unu simplaj meditoj de Arjen van Veelen; ĵus aperis en Beletra Almanako 11)

Komenti

Enarkivita sub Uncategorized

Facebook kaj la vera vivo 2.

Mi havis lastatempe sonĝon por ŝati. Ĉio ajn fariĝis tuŝekrano, ĉie kun butonetoj „ŝati”. Kaj se oni klakis sur tiujn, ĉio efektive iĝis ŝatata. Ĉiu min ŝatis, kaj ni ĉiuj iĝis anoj de grupo de ŝatataj homoj. Daŭre okazis 144 ŝat-eventoj. Aspektis kvazaŭ varmega somera vespero eterne daŭra, plena je paŝtelaj koloroj, ĉampano, amo kun cigaredoj ne timendaj; aspektis kvazaŭ ĉio glimus kaj brilus jaspe, smeralde, perlamote – sed ne estis tiel; simple, estis ŝatinde.
Ŝato iĝis potenca armilo. Ŝato bruis kaj skuis, ŝato ŝtorme tondris. Sed precipe: ŝato ordigis la kaoson. Je unu flanko staris la ŝatindaj aferoj – krom ili, estis nenio. Tial sufiĉis al ni unu radiko. Ŝat’.
Mi vidis prizonulon skribi sur muro: „ŝati”. Mi vidis viron kun inka skribaĵo surdorse: „ŝati”. Mi vidis instruiston kiu feltkrajonis sur tabulon: „ŝati”. Mi aŭdis koruson de anĝeloj ĉanti la simplan konjugacion „ŝatis, ŝatas, ŝatos”. Iu flustris: mi ŝatas vin. Prezidento publikigis siajn rememorojn: ŝat’. Kantis muezeno: ŝat’. Astronomo konkludis: steloj ŝatindas. Sur mia ŝampu-flakono staris: por ŝat-haroj. Televida prezentisto diris: kaj nun, kelkaj fragmentoj kiujn vi ŝatos. Kaj ŝatis la publiko. Meteologo prognozis: la veteron ni ŝatos. Poeto agnoskis: la vivo estas karuselo, rapida ir’ al ŝata celo. La kompleta verkaro de Platono enhavis nur unu piednoton.*
Ĉar ni ja vivis en mondo kun kiel eble plej da ŝato, kaj ĉiun semajnfinon ni faris aferojn kiujn ni ŝatis. Mi ŝate vidis fulmobandon en Irano kun ŝatindaj homoj: ankaŭ ili volis ŝati sian vivon. Linijuĝisto aljuĝis punŝoton, kaj la publiko skandadis: „ŝat’!”. En monaĥejoj monaĥoj kantis: ni lin ŝatas. Kaj vi vidis ke ĉio estas bona, sed vi diris: „ŝati”. En lito vi ne agis kiel dio, tamen ja ŝateble. Kaj ĉiutage milfoje ni laŭlipe pelis langopinton palaten, por elparoli la plaĉan l-sonon de leuk.**
Kaj pleje ni ŝatis ke ĉio neŝatebla simple ne ekzistis. Kaj tiel malaperis amaro, kolero kaj soleco. Ĉar tiujn neniu ŝatis. Eĉ la morton ni tiel superruzis. Ĉar ni sakris: “ŝat’”. Kaj ni plorsingultis: “ŝat’”. Kaj ni hurlis: “ŝat’”.
Kaj ŝajnis kvazaŭ ĉiu el ni havus neelĉerpeblan foliegon da ŝateblaj glubildetoj. Kaj kvazaŭ ĉie sonus ŝat-ŝat-ŝat, simile al iu glut-glut-glut de sorĉtrinkaĵo. Kaj la klak-klak-klak de dekmiloj da kontentuloj similis al soranta bruo de bonvena tropika duŝpluvo, viglaritme ektambura sur tegmento de verando; varma duŝo daŭronta por ĉiam – sed tiel ne estis; estis simple ŝateble.

* T.e. „ŝati”. /Noto de la autoro/
** (nederlande) Plaĉe, ŝatinde, mojose. La vorto leuk trairas la tutan originalan fragmenton; pro la Esperante kutima vortuzo „ŝati” en Facebook ni ja devas gardi ĝin en ĉiu kunteksto.

Traduko el “Unu nekredebla Facebook-vivo en sesdek unu simplaj meditoj“, de Arjen van Veelen. Aperonta en Beletra Almanako.

9 Komentoj

Enarkivita sub Uncategorized

La tago likas…

La tago likas kaj la forfluintajn
horojn englutas sponge la nekonebla nokto.
Mi vigilas ĝis la dua, tria,
por kapti la momenton kiam glore,
piedpinte endefilas tiuj horoj,
de kiuj nur la mankon
ni sentas dum la tagoj plenŝtopitaj.
(La montriloj ĉiunokte ĉesas
plumarŝi sur la brakhorloĝa plato.)

Mi ĉiam endormiĝas antaŭ tio.

1 komento

Enarkivita sub Uncategorized

Facebook kaj la vera vivo

Provversion de Facebook jam antaŭ kvincent jaroj lanĉis studentoj el la universitato de Wittenberg. Ili elpensis album amicorum, “amiko-listo” en la latina. En tian libron oniaj amikoj, laŭ invito, enskribis skizan penson, poemeton aŭ belan citaĵon. Aŭ desegnis memportreton. Amikeco estis fleksebla koncepto: oni plenigis la libron ne nur per intimuloj, sed ankaŭ per studkunuloj, famaj kleruloj, interesuloj unufoje renkontitaj, kaj amikoj de amikoj. Oni skribis tiam: sic pagina jungit amicos – ĉi tiel paĝo kunigas amikojn. Tia “filoteko”, t.e. biblioteko el amikoj, estis utila ilo por socie retumi, aparte se oni vojaĝis eksterlanden: portebla rekomendo-komisiono.
Dum jarcentoj daŭris la tradicio de album amicorum, kaj ĝi estis, same kiel Facebook, platformo kie kuniĝis amikeco, arto, kreo de membildo, socia kapitalo, studentaj ŝercoj kaj mempripenso. Nur ke ĝi estis papera, kaj tio malgrandigis ĝian influon.

La averaĝa Facebook-uzanto legas la libron unu horon tage, alidire unu labortagon semajne. Sed li ne nur legas; li ankaŭ aktivas kiel sia propra kolumnisto, paparaco, vitrinaranĝisto, aspektigisto, babilprogramestro, artisto, gazetar-informisto, esplora ĵurnalisto kaj televida psikiatro.
Facebook estas loko, diras kelkaj, kie vi perdas tempon pri fatraso kaj faras el viaj amikoj amuzilojn. Ĝi kaŭzas laŭaserte ankaŭ koncentriĝ-perturbojn, soliĝon, mokiĝon, memamon, amaspsikozon kaj rompojn de privateco. Tiu kritiko kompreneblas, sed Facebook estas simple kopio de la vera vivo: troviĝas en ĝi memamantoj kaj rompantoj de privateco, sed ankaŭ artistoj kaj soluloj.
Videblas tie ŝtelistoj spionantaj, samkiel policanoj spurantaj krimulojn. Ekzistas landoj, kiel Irano, kie la retejo estas malpermesita, ĉar la potenculoj pensas ke Facebook igas homojn pli rajt-postulemaj, sed en aliaj landoj homoj memvole forigas sian profilon, pensante fariĝi sklavoj de siaj propraj stat-priskriboj. La diferenco kun la vivo mem estas ke Facebook pli eksplicitas. En ĝi vi sendas oficialan “amikiĝ-peton”, dum pli frue la ligo kun amikoj estis io ne eldirita – sed esence la sama pakto. Tiel Facebook igas ĉiujn dratumojn de nia vivo travideblaj.
CNN publikigis en 2009 en sia retejo liston de “12 plej tedaj Facebook-tipoj”, kiel la tedanto per ĉiuj detaloj de sia tago, la memreklamanto, la obskuremulo, la mania invitanto kaj la kunsent-almozanto (“Barbara malgajas hodiaŭ”). Jen amuza tipologio, tamen ĝi malkovris ion malpli pri la retejo mem ol pri kelkaj homtipoj ĝenaj, kiuj ja ekzistas apud la multaj amuzaj.
Facebook donas enrigardon en la veran vivon. Tial utilas foje preni ĉi tiun libron en la manojn kaj detale ĝin studi.

Traduko el “Unu nekredebla Facebook-vivo en sesdek unu simplaj meditoj“, de Arjen van Veelen

9 Komentoj

Enarkivita sub Uncategorized