Trevor Steele: Kvazaŭ ĉio dependus de mi

La strukturo sukcesas surporti la pezon de la romano, ĉar bone tenas la intereson la paralelaj fadenoj pri la sorto de Germanio, kaj tiu, persona, de Kurt Lenz. Tio ke ni jam scias al kio kondukis la potenciale ankoraŭ plurdirekta kaoso de la Respubliko de Weimar, kreas suspenson tian kian ni sentas ĉe krimhistorio, sciante murdon neevitebla… Sed bonas ja ke la romanstrukturo fortas, ĉar tio maskas plurajn malperfektaĵojn, plejparte minorajn.

Por komenci per la malperfektaĵo plej rapide detektebla dum legado: la enmeto de rekta peranto inter Lenz kaj la leganto estas principe tre konvena mekanismo, taŭga por meti nin en korpoproksimon kun la protagonisto – sed ĝuste li, la rakontanto ne akiras verajn dimensiojn, malgraŭ la potencialo de fortaj kontrastoj: Lenz mortinta kiel mezaĝulo, nia rakontanto vivanta (por rakonti al ni!) en la aĝo de 90 jaroj; Lenz, vera patrioto, ĉiam fidela al sia Germanio, nia rakontanto iĝinta aŭstralia; Lenz esence virin-fidela malgraŭ sento-dueco al la edzino Paula kaj amatino Gloria, nia rakontanto papiliema… sed, eble ĉar ĉiam rapide necesas reveni al la okazaĵoj ĉirkaŭ Kurt, la figuro de la rakontanto restas tro skema.

Plue: malegalas la nivelo de ellaboriteco tra la libro. Unue ŝajnas tro aŭdaca la decido enscenigi Hitleron mem (defio kiun diversnivele plenumis Csaplár, Mailer, Mulisch, Eric E. Schmitt kaj certe multaj aliaj), sed tiun defion Steele bone respondas per atribuo de homaj, ve tro homaj, ecoj al la Estro, ekde kuko-vorado ĝis furzemo. Kontraste, la librofina sceno kun SS-ano Hagen, laŭforme teatreca dialogo, kiu devus formi apogeon de la libro, iĝas tro plata, en la fino eĉ je la nivelo de klubvespera improvizo („ĉu ni trinku vinon aŭ bieron?”). Eble ĉar Hagen ne havas tiom fortan ĉeeston tra la romano ke tio kredindigus lian aperon kvazaŭ deus ex machina.

Pliaj ĝenetoj, karakterizaj ne nur ĉi-romane ĉe Steele, estas:

– la aŭtora insisto pri la realeco de ia postmorta vivo (ne temas pri la ideo mem, kun kiu eblas konsenti aŭ mal-, sed pri ĝia artisma pravigiteco. Ĝi havis sian lokon en Sed nur fragmento, sed ĉi-romane aperas, simile kiel Hagen, tute lastminute, kvazaŭ ŝtupareja postpenso);

– pli ĝene, tio ke pluraj figuroj aperas kiel homaj estaĵoj ne ĉiudimensiaj, sed kiel movataj de unu aŭ du agmotivoj. Jen Paula: trompata edzino, duonsukcesa patrino, amiko de botelo. Jen Gloria: la sindona amantino, senkondiĉe servanta adoratan amaton. Tia malmult-motiveco povas sufiĉi ĉe figuroj restantaj en la fono, kiel la patro de Paula aŭ la onklo Gustav, sed rolantoj agantaj scenej-antaŭe devus havi pli da dimensioj. Kaj la maniero kiel ili sin esprimas, ofte ne sufiĉe distingiĝas. Ekz. la romanfina letero de Paula sonas kvazaŭ ne Paula sed Steele mem verkis ĝin.

Kaj kia kovrilo! Normale mi malŝatas ke recenzanto dediĉu atenton al fizikaj kontingencaĵoj, sed ĉi-kaze endas:

Legante la romanon en buso, mi ĉiam sentis bezonon kaŝi la kovrilon. Eble mi maltrafis tiel belan okazon („ne, ne, mi legas ne nazian propagandon, sed Esperantan beletron”), tamen mi preferis kaŝi…

Nur nun mi rimarkas ke mi nur kritikis la romanon, apenaŭ laŭdis. Se ĉi tiu estus recenzo kaj ne blogero, mi certe detalus ankaŭ la laŭdindaĵojn.

19 komentoj

Enarkivita sub Uncategorized

19 respondoj al “Trevor Steele: Kvazaŭ ĉio dependus de mi

  1. Vi pravas pri ĉiuj eroj, sed tamen kiel tutaĵon mi trovis la romanon leginda kaj streĉa, eĉ nekutime leginda por Esperamta originalaĵo. tamen ne en nivelo kun “fragmento”. Cetere mi legis ĝin en la elektronika variaĵo, kiun mi aĉetis ĉe FEL. Tre oportune! Kaj ĉi tiun komenton mi sendas el mia telefono, sidante en trajno al la Kopenhaga flughaveno.☺

  2. “leginda kaj streĉa” – jes, ni samopinias! Eble aliaj legantoj de ĉi blogo komente aldonos pliajn pozitivaĵojn, kiuj maljuste mankas el mia propra prijuĝo…?

  3. samkugatano

    Pri fuŝaj kovriloj eblus fari ne malgrandan liston: Dis! (ankaŭ FEL-a), Mi estas homo…

    • Defende la desegniston: Mi komprenas la kaŝemon de publika leganto, sed fuŝa mi ne opinias la kovrilon. Kiam mi unuafoje vidis bildon de ĝi per ekrana lumo, ĝenis min la kria koloro. Poste, kiam mi unuafoje tenis la libron en mano, la ruĝo ŝajnis al mi ne troa sur kartono. Rigardinte pli atente la kovrilon, mi miris: Konscie aŭ nekonscie la desegnisto Julia Litvinova elektis stilon, kiu perfekte konvenas al la libraj temo kaj eldonjaro. Ŝi aspektigis laŭ principoj de Bauhaus, fondita tiam antaŭ 100 jaroj en Weimar, la plej influa aspektiga edukejo en la Respubliko de Weimar kaj esprimanta tiaman alternativan vivstilon de progresemaj homoj kiel Carl von Ossietzky aŭ Kurt Lenz, kiel li nomiĝas en tiu ŝlosila romano. Ĉiu parto de la kovrilo ŝajnas al mi bone pripensita: la simplaj formoj, la situo de la formoj kaj eĉ la okulen salta svastiko. Bauhaus-grafikistoj okupiĝis ofte pri reklamo, kaj la Bauhaus-kovrilo de “Kvazaŭ ĉio dependus de mi” apartenas certe al la reklame plej efikaj sur tablo de esperanta libroservo. Do: Gratulon al Julia Litvinova!

  4. russ

    Ha, ankaŭ mi tuj pensis pri la kovrilo de Dis! (Kiun mi ĵus legis, koincide, kaj ĝuis.)

    Sed por mi fojfoje strangas tia timo esti vidata kun libro kun svastiko – ŝajnas esti sufiĉe da historiaj kaj literaturaj libroj pri la 2a mondmilito kun svastikoj, ĉu ne? Ĉu aliaj homoj vere supozas ke leganto kun seriozaspekta libro kun svastiko estas ia nazio?

  5. Gerrit Berveling konsentis ke mi aperigu lian privatan komenton:

    sukceson – tamen, miatakse Trevor superas la plimulton en Esperanto. strange ke religieta aludo al vi efikas tiel forte – por mi apenaux rimarkata detalo…

  6. Kara, mi ghojas ke vi ekblogas pri legado, kaj nepre tio povas instigi legadon al nia Amikoklubo, kiu ankau vordpresas…

    Amike,

    Riko

  7. cyrille

    Dum NR en Germanio, germana knabo vidis tiun kovrilon en la mano de eksterlandano kaj tuj aldonis “strikte malpermesite tie chi”.

  8. Wera Blanke

    Kun fascino mi legis la animskuan romanon. Pleje frapis min la detalema priskribo de germanaj historieroj, kiujn mi, germano, ne konis tiom precize – el la plumo de irlanddevena australiano.

    Mian diskutemon tamen vekis la, lau mia gusto iom algluita, “epilogo” kun spekulativaj rezonadoj pri postmorta bonveniga komitato “aliflanke” – tio sxajnas al mi ne-adekvata al la intelekta horizonto de la heroo Kurt Lenz.

    La ekstera aspekto de la libro ja bone harmonias kun la sxoka enhavo – tamen mi unue sercxis netravideblan sxirm-kovrilon, antau ol eklegi en publikaj trafikiloj. Cetere: La suficxe konata foto de Carl v. Ossietzky eble vekas la impreson, kvazau temus pri ties biografio, ne pri romano inspirita per lia vivo.

  9. Istvan Ertl

    Imre Szabó private komentis:

    … la unua recenzo/kritiko. Ni esperas, ke sekvos multaj pluaj!
    Cetere mi trovas la ideon laudinda, ke la kritikon vi volas sendependigi de la gazetoj, kiuj plejparte servas iun organizajhon kun la celo vendi la libron — do, sekve tiel ne povas ekesti senpartia kritiko. Ech kritiko neniel povas esti tiel, nur recenzoj.

  10. Valentin Melnikov

    Istvan, vi komencis vere gravan aferon. Revuoj ofte ne ŝatas aperigi mallaŭdajn recenzojn – k rezulte publiko povas imagi, ke ĉio verkita en E-o estas brila. “Sed estas ne!”, kiel kantis iu el famuloj…

  11. Istvan Ertl

    Kalle: “tamen ne en nivelo kun ‘fragmento’”. Certe ne: “Sed nur fragmento” ja atutas cxe Steele, kvankam mi emas konsideri ankaux la tri versiojn de “Apenaux papilioj” pinta Steele-verko.
    Samkugatano: la listo de fusxaj Esp-kovriloj certe pli longas ol ecx tiu de fusxaj Esp-verkoj.
    Dirk: jes, la grafikistino faris belan laboron – estetikan objxeton mi ne havas. La problemo similas al publika legado de erotikajxo bele grafikita. Sxirmkovrilo, kiel Wera sugestas, bone solvus la problemon.
    Russ: ankaux mi tre gxuis “Dis!” – kiu blogus pri gxi?
    Russ: kion oni supozus pri homo leganta libron kun svastiko? Dependas kie. En Hungario mi supozus lin ekstremdesktrulo.
    Wera: vidu, ne nur min gxenis la epilogo!
    Valentin kaj Imre: dankon pro la lauxdo pri tio ke mi mallauxdas, sed cxu Vi mallauxdus min se mi lauxdus? Certe ankaux tion mi faros foje. Kaj, cetere, tute ne cxiam en Esperanto – dependos de tio pri kiulingva libro temos.

  12. Valentin Melnikov

    > dankon pro la lauxdo pri tio ke mi mallauxdas, sed cxu Vi mallauxdus min se mi lauxdus? Certe ankaux tion mi faros foje.

    Gravas, ke vi estu sincera.
    Ĝenerale kritiko multe pli utilas ol laŭdoj – ĉar vekas la aŭtoron, ne lasas lin “ripozi sur laŭroj” kaj opinii sin geniulo.

    > Kaj, cetere, tute ne cxiam en Esperanto – dependos de tio pri kiulingva libro temos.

    Nu, se vi skribos en la hungara aŭ nederlanda – mi, bedaŭrinde, silentos pro nekompreno…

  13. Mi aĉetis “Kvazaŭ ĉio dependus de mi” esperante, ke ĝi estu eĉ pli bona ol “Sed nur fragmento”, sed, male, ĝi estas teda, lanta kaj enuiga. Mi atendos la sekvan romanon de Steele, kaj mi tute kontraŭas la personojn, kiuj diris, ke la romano estas altnivela. Altnivela romano legigas la leganton. Tiu ĉi mallegigis min. Malfeliĉe!

  14. Sten Johansson

    Jen malfrua komento, ĉar mi ĵus finlegis la romanon. Ĝia temo ege interesas min, sed mi devas konfesi, ke mia impreso pli proksimas al tiu de Frederico ol al tiu de István. Malgraŭ la ekscita temo mi iom enuis pro la maniero prezenti ĝin. Laŭ mi la verko estas nek romano nek historio.
    Ne romano, ĉar la figuroj neniam vere ekvivas en mia konscio, eĉ ne la protagonistoj. Ili estas nur pupoj, kiuj rakontas pri la ŝtatpolitikaj intrigoj. La ampleksaj dialogoj ja stile fluas bone, sed enhave ili estas nur preteksto por rakonti pri la politika manovrado.
    Ne historio, ĉar ne eblas distingi, kiom el Kurt Lenz estas efektive Carl von Ossietzky. Kaj ankaŭ ĉar ĝi estas tro anekdota; mankas ĉio sub la politika nivelo, mankas la ĉiutaga vivo en la intermilita Germanio, troas la furzado.
    La elekto de Steele uzi ian doktoro-Vatsonan rakontanton ege limigis liajn aŭtorajn eblojn. Ĉio, kion tiu Erich Schwalbe mem ne spertis, devas aperi kiel referaĵoj de alies rakontoj.
    Tamen mi konstatis, ke en la ĉapitro Kriza jaro, kie Lenz eniras (kaj eliras) malliberejon, la rakonto vigliĝas kaj pli forte kaptis mian atenton. Certe estas ankaŭ aliaj lokoj bonaj, sed tro ofte mi tediĝis.
    ”Sed nur fragmento” laŭ mi estas ege pli bona romano. Tamen ankaŭ tiu baziĝas sur la vivo de reala persono, kvankam pro nekonata kialo oni ne mencias tion en la libro. Mi citu el mia recenzo en OLE: ”La figuro Nikolaj Ivanoviĉ Maklin tre detale baziĝas sur la vera antropologo, zoologo kaj etnografo barono Nikolaj Nikolaeviĉ Mikluĥo-Maklaj (1846-88), kiu studis la faŭnon kaj popolojn interalie de Novgvineo kaj Oceanio dum la 1870-aj jaroj. Li poste ekloĝis en Aŭstralio, tamen ne en Brisbano sed en Sidnejo, fondis marbiologian stacion en Watsons Bay kaj edziĝis al filino de la ĉefministro de Novsudkimrio. Male al Maklin, li mortis dum vizito en Rusio, kaj lia vidvino postvivis lin.”

    Fine, ĉar oni menciis la kovrilon de alia libro, mia romano Dis!, jen legeblas pri tiu kovrilo: http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/diskovril.html

    Amike
    /Sten Johansson

    • Pardonu, mi supozis, ke la tuta mondo scias pri la “gasproblemo” de Hitler kaj lia emo vori dolc’ajn kukojn.

      La pseudokuracisto Morell dumtempe “forigis” la furzemon per drogoj, kaj Hitler elektis lin kiel “Leibarzt” malgrau la multaj protestoj de kompetentaj naziaj kuracistoj. Eble tiuj lastaj sciis, ke la drogoj, kiujn Morell donadis al la “Fuehrer” iom post iom lin venenis. Adolf mortis nur 50+-jara, sed lia korpo estis jam tiu de multe pli maljuna homo.

  15. Alia afero en mia romano, kiu probable surpizas: Hitler estis talenta mimikulo. Tion atestis i.a. Unity Mitford, lia angla adorantino.

Lasu respondon al Dirk Bindmann Nuligi respondon