Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio

Gulivero inter la esperantistoj, aŭ: kiel homi transhome

Parolante pri lumpunktoj de nia literaturo, ofte oni iom minuskomplekse konstatas ke la koncerna verko elstarus en ajna nacia beletro. Tio tamen validas nur por garbo da ili, kaj Vojaĝo al Kazohinio (Parizo: SAT, 1958) de Sándor Szathmári (1897–1974) situas en la pinta kvino. Eŭgeno de Zilah nomas Kazohinion “la plej malkvietiga ĉefverko de nia literaturo”.

La intrigon la katalogo de UEA unufrazas jene: «La ĉefrolulo post ŝippereo trovas sin en insulo kie vivas du kontraŭaj socioj: ĉe unu la tekniko malhomigis homojn, ĉe la alia superregas ekscesoj “artaj” kaj “religiaj”». Ni vidos ĉu tiu simpla priskribo ne tro simpligas…

La ŝippereinto estas Gulivero mem, el satira verko (1726) de Jonathan Swift, kiun Szathmári transportas en la nunon de la verkado. “Ĉi tie, Gulivero estas angla marist-kuracisto, kiel ĉe Swift, sed li aliĝas al la mararmeo en 1935, dum la milito de Italio en Etiopio”. La akcidento portas Guliveron ĉi-foje en la socion de la hinoj. Tiu socio ankoraŭ ne estas “maŝinmondo” (tiel titoliĝis posta Szathmári-novelaro), sed la hinoj ŝajnas al ni maŝinecaj homoj sen sentoj. Iliajn rilatojn, ĉiun ilian geston plej rigore regas strikta logiko — mi preskaŭ skribis “senkompata”, sed kompato, kun multaj aliaj konceptoj al ni kutimaj, ne havas lokon en la hina mondo. Kiam ili helpas kunhomon, ili helpas ne pro “kompato”, sed ĉar la alia petis helpon, do li bezonas ĝin, sekve estus ne logike rifuzi (krom se la malutilo helpi misproporcius kompare al la donata helpo). Sian vivoregan logikon la hinoj nomas kazo — jen kial ili loĝas en Kazohinio. En la hina mondo oni manĝas ne por plezuro gusta, sed por sin nutri; ĉiaj formoj de arto estas juĝataj sennecesaj por la vivo; kaj ekburĝona “amhistorio” de Gulivero kun Zulema ne povas disflori en mondo kie amoro egalas al “seksa laboro” kaj amo estas plia neinterpretebla koncepto.

Ĉe la hinoj, ĉiuj korpaj bezonoj trovas senmankan (sed ne supernecesan) kontentigon — kaj aliaj bezonoj por ili ne povas ekzisti. Gulivero miras pri la supera tekniko kaj perfekta organizo de la hinoj, sed pli kaj pli suferas en tiu asepsa mondo. Li jam scias ke en la insulo ekzistas alia socio, tiu de la behinoj. Fine, kvankam malvolonte ĉar temas pri neraciaĵo, la hinoj permesas al li ekloĝi inter la behinoj. Jen, nia heroo finfine retrovas homojn kapablajn ridi, ami, kanti, malami, batali… kiel hejmlande, ĉu ne? Sed li rapide devas lerni ke ĉe la behinoj manĝi estas plej kaŝinda hontaĵo, ke ĉe salutado nepras intergrati la postaĵojn kaj diri pricc-prucc, alie ja ne estas belki, nek ketni… Kaj se oni ne kondutas ketnie, oni suferas enoon! Ĉion ĉi malscias nur bivagoj, kiuj ankaŭ ne komprenas la sanktajn aŭ malsanktajn ideojn de bikruo, borema, lamiko, kaj precipe kona kaj kemon… Gulivero spertas ke la behinoj obeas kutimojn kiujn nenio pravigas krom kutimeco, kaj ke ili kapablas ĝismorte interbatali por ideoj komplete sensencaj!

Evidente, kiam brita ĝentlemano komparas tiajn fi-kutimojn kun la noblaj tradicioj de sia sopirata insula hejmlando, klaras kiu flanko gajnas en la komparo… Sed ĉu vere klaras? Ĉu eble tamen ĉiu lando, ĉiu kulturo havas siajn ketniojn kaj siajn kona? Aliflanke, kion pri la kazo? Ĉu iagrade ĝi regas la efektivan homan civilizon? Aŭ devus regi?

Tiel ekas la demandoj pri eblaj interpretoj de la romano. Plej ofte oni taksas ke la hina kaj behina duonoj montras — en malsame kurbaj speguloj — du komplementajn, sed egale troigajn karikaturojn pri nia civilizo. Ĉe tia interpreto, restas tamen ia malsato ĉe la leganto. Nome, kian mondon do taksi dezirebla se nek la hina nek la behina taŭgas? Ĉu ian oran mezan vojon inter la du?

Aliaj interpretantoj — kiel mentoro de Szathmári, Dezső Keresztury (postparole al la eldono en 1957), kaj István Simon (en Opus Nigrum, 1988, №3) — atentigas ke la aŭtoro havis tute klaran intencon: per la behina mondo li celis fortimigi nin, por des pli evidentigi ke la sola savo-vojo por la homaro estas ambicii al atingo de hina perfekteco. Se la pagenda prezo estas perdi niajn sentojn (sentoj estas samgrade sencohava vorto kiel buku kaj ketni, pensus hino), ni do perdu ilin. Se Budao-simile ni rezignus niajn superbezonajn havemojn kaj konkeremojn, tiam ĉesus milito, perforto, malŝpara misuzado de resursoj, kaj mil aliaj misfenomenoj plagantaj la hodiaŭan mondon.

Fakte, Keresztury kaj Simon konstatas ion principe evidentan. En sia postparolo al la dua eldono (1946), la aŭtoro ja donas detalan meminterpreton samsencan, kaj pledas senambigue por nia necesa hiniĝo. (Ni memoru ke tio okazis longe antaŭ postmoderno, kiam postparolo ne funkciis kiel rolluda masko.) Laŭ Szathmári, ĉio kio ne klarigeblas materie surbaze de la homa korpo mem, estas “memvibroj de la cerbo”, devio kiu “diferencas nur laŭ la gradoj… Milito estas nur 180-gradiĝo de tiu devio, kiu komenciĝas per la muziko”.

Pli interese, Eŭgeno de Zilah avertas (La Gazeto, 1999, №81): “La satiro de Szathmári nediferencige atakas ĉiajn konvenciojn: tiujn kiujn ni nomas malbonaj, kaj tiujn kiujn ni kredas bonaj. Li eble estas tiu el la utopiistoj, kiu plej bone elprovis, ĉu oni povas konstrui etikon surbaze de materiismaj-sciencismaj perspektivoj”. Probable ne, konkludas Zilah, ĉar hineco eble estas nur speciala kazo de behineco. Kio ja garantius la absolutan superecon de kazo? Kial la hinoj rajtus atribui al si la certecon pravi solaj?

Fakte, se Szathmári vivus hodiaŭ, li, ĝisdata atentanto de sciencaj atingoj, nepre revizius sian mondkoncepton, ĉar multo el tio kion li opiniis “memvibro de la cerbo”, havas ja biologian bazon…

La komplika eldonhistorio de Kazohinio (kaj ankaŭ la vivo de Szathmári!) meritus apartan artikolon. Ĉu la hungara aŭ la Esperanta versio naskiĝis la unua? Tiun demandon traktis en 1989, verŝajne kun definitiva valido, Éva Tófalvy, konstatinte plifruecon de hungarlingva versio.  (Tófalvy estas la ĉefa filologo pri Szathmári, kaj ŝia propra dulingva novelo Portreto de la diktatoro impresas Szathmári-influita.)

Kazohinio estas unu el la tre malmultaj Esperantaj verkoj kiuj inspiris aliajn artojn. (Al tia sukceso kontribuis, kompreneble, ankaŭ ĝia statuso kiel “kulta” verko hungara.) Nome, ĝin filmigis Gábor Zsigmond Papp (1997): en la 50-minuta miksĝenra verko tri fakuloj, inter kiuj esperantisto Árpád Máthé, parolas pri la dornoplenaj vivovojo de Szathmári kaj eldonhistorio de Kazohinio, kun interaj scenoj el la verko mem.

Ekzistas traduko en la anglan.

Kaj aparte necesus paroli ankaŭ pri alia utopia satiristo, la hungariginto de Swift kaj mem esperantisto, Frigyes Karinthy, kiu estis, krom Jesuo kaj Zamenhof, la tria idea majstro, kaj literatura idolo, por Szathmári…

(teksto aperonta en La Ondo de Esperanto, majo 2010)

Advertisements

3 komentoj

Enarkivita sub Uncategorized

3 respondoj al “Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio

  1. Ĉi tiu teksto de István estas aŭskultebla en nia 23a sonprogramo
    http://la-ondo.rpod.ru/152496.html

  2. Kara István, cxu estas iel alirebla rete
    via diskuto kun Anna Löwenstein pri
    neologismoj, lingvajxo en literaturo ks.?
    Mi ne havas la havundajn numerojn de Esperanto.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s