Parolado de Frigyes Karinthy en la 10-a kongreso de Internacia PEN-Klubo

Mia suba traduko aperos en Beletra Almanako akompane al la sensacia studo “La beletra rondo de la revuo Nyugat kaj la Internacia Lingvo” de Árpád Rátkai.

Gesinjoroj,

Nur mallonge – ja eblas tiel, ĉar mi ne havas multon por diri pri la sama temo. Mi parolos per bildoj al la imagkapablo, per argumentoj al la racio.

Jen bildo kiu prezentas sin al viaj okuloj. Ni, verkistoj, kunvenis ĉi tie por esti la asembleo de imperio, nome la imperio de la homa vorto. Kunigas nin ĉiujn ligilo pli fortika ol ajna alia ligo: nia kredo je la potenco de lingvo.

Ni adoras unu saman dion: la dion de la vorto. Tiu komuneco, tiu agnosko de la kulto pri vorto flugilhava, nin kunligas pli forte ol eĉ membrojn de sama familio. Kaj tamen, kvazaŭ envia kaj malica spirito volus nin agaci, ofte nia lango paraliziĝas, kaj ni, gardistoj de tradicio jardekmilojn aĝa, devas cedi al gestoj sovaĝulaj.

La turo de Babelo ne konstruiĝis, sed ĝia disfala fundamento trafis niajn kapojn. Hieraŭ mi parolis kun elstara pola poeto: ne konante niajn lingvojn reciprokajn, ni balbutis en la gepatra lingvo de alia nacio. Fine ni venis al sama komparo: inter ni staras muro, kaj tra tiu muro ni aŭdas nur kriojn malklarajn, sed la profunde persona senco de la vortoj, iliaj etikaj signifoj kaj estetikaj valoroj, perdiĝas senrimede.

Vi povus respondi: ni lernu lingvojn! Sed kiom da? Ĉi tie estas reprezentataj kvardek lingvoj. Ĉiu el ni konas nur unu lingvon, tiun uzatan en niaj verkoj, kaj ni restas en ĉiuj aliaj lingvoj eternaj komencantoj[1]. Eĉ se dum la tuta vivo ni klopodus, ni maksimume sukcesus fariĝi iaj novaj Mezzofanti[2] – sed ne al tio ni celas.

Vi scias nun pri kio temas.

Du lingvojn ni bezonas: unu lingvon por la arto, la familio, la nacio: esprimilon; kaj unu lingvon por la komunumo, por la homaro, tutmondan: komunikilon. Ĉi lasta ne povas esti la lingvo de iu vivanta nacio. Nacio ja signifas ne nur spiritan unuecon, ĝi signifas ankaŭ militeman kaj konkereman unuecon rasan kaj ŝtatan.

Ĉe parolanto de fremda lingvo ĉiam restas en la subkonscio komplekso pri malplivaloro, kaj sento de humiliĝo. Kial ne mia kunparolanto lernis mian lingvon? Kial mi lernis la lian? Verŝajne ĉar lia nacio estas pli forta ol la mia. Brita klerulo povas fariĝi tre klera konante neniun lingvon krom la angla; hungaro ne povas.

Nur artefarita lingvo povas servi al la intelekta komunikado. Ekzistas tia lingvo. Kvin milionoj da homoj ĝin uzas. Ekzistas ne malpli ol 500-paĝa bibliografio de la verkoj tradukitaj al tiu lingvo.

Jen do mia propono:

1. Por elprovi la efikecon de ĉi tiu lingvo, mi petas ke PEN-Klubo realigu eksperimenton. Ĝi tradukigu novelon kun senduba literatura valoro al dek lingvoj, interalie al Esperanto, kaj poste retradukigu tiujn tradukojn al la lingvo de la originalo, fare de tradukistoj kiuj ne konas la tekston. Konstateblos ke la traduko farita el Esperanto plej proksimos al la originalo, ĝi plej bone redonos ties proprajn ecojn.

2. Se la eksperimento sukcesos, PEN-Klubo aliĝu al la klopodoj pri Esperanto: ĝi fariĝu la peranta lingvo por la aferoj, por la komerco, diplomatio, scienco kaj literaturo!

Budapeŝto, 9. majo 1932.


[1] „chacun de nous… ne serait jamais qu’un dilettante”.

[2] Kardinalo Giuseppe Mezzofanti (1774-1849), profesoro pri la araba lingvo, onidire kapablis paroli 38 lingvojn kaj kompreni 19 pliajn. (Evidente, diversaj fontoj indikas plej diversajn ciferojn.)


Advertisements

3 komentoj

Enarkivita sub Uncategorized

3 respondoj al “Parolado de Frigyes Karinthy en la 10-a kongreso de Internacia PEN-Klubo

  1. Belega ideo! Mi scivolas la sekvon…

  2. Se per “sekvo” Vi celas reagon de Internacia PEN, mi timas raporti ke poste nenia eksperimento okazis. Karinthy, siaflanke amuzighis per tradukado tien-reen… ekz.
    http://blog.uz-translations.net/2008/03/through-veil-darkly-translations-of.html
    …parody by Karinthy where the poem of Endre Ady beginning with “I came from the shore of the Ganges” is transformed through the hands of a number of translators like “In the salami by Herz the salt is extremely dense.”

  3. > unu lingvon por la arto, la familio, la nacio: _esprimilon_; kaj unu lingvon por la komunumo, por la homaro, tutmondan: _komunikilon_.

    Hmm, cxu vi ne timas, ke tuj venos Jens Stengaard Larsen?..

    La “eksperimento”, fakte, sukcesis – kial do Silfer ankorau ne realigis la 2-an proponon?

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s