Morto ĉiam malpravas

BBC raportas ke, laŭ oficiala enketo, kanadaj policistoj malpravis kiam ili mortige uzis taseron en flughaveno kontraŭ pola pasaĝero. Eblas legi pri tiu tragedio diversloke en la reto, ekz. Esperante, france kaj germane. Siatempe mi ekatentis pri la tragedia evento pro artikolo de Mark Fettes. Ĵus aperis, en la antologio Vizaĝoj, novelo kiun mi verkis ĉi-prie. Jen la komenco.

DUCENT MEJLOJ ĜIS TALOOSKA

Memore al Robert Dziekański. Danke al Mark Fettes.

Pri ĉia similo inter ĉi tiu historio kaj la realo kulpas la realo.

„Reage al la tragikaj eventoj de 14 oktobro 2007, vi instrukciis nin senprokraste esplori la cirkonstancojn kiuj kaŭzis la fatalan elnodiĝon. Kio sekvas estas kompilo de ĉio kion eblis, kun pleja diligento, certigi ĝis la momento de la redaktado. Antaŭ ol transiri al la faktoj, ni emfazu ke ĉiu koncernato de nia enketo kaj ĉiu laboranto de la flughaveno esprimis profundan malĝojon pri la okazintaĵo kaj la deziron ke ĝi neniam ripetiĝu.”

Raspa vekiĝo. Ankoraŭ postvodkaj vaporoj en la kapo. Nur unu ŝtrumpeto. Necesas piloloj, poste kafo. Dank’ al Dio, apud lia forlasita kuŝloko Zosia plu dormas kiel ŝtipo, peze kaj haladze. Por telefoni, Robert devos ankoraŭ atendi kelkajn horojn, ĝis la suno leviĝos super la okcidenta marbordo de Kanado.

Fajfas la boligilo. Mark rapide forprenas ĝin, timante ke la bruo vekos la infanojn trans la maldikaj muroj. Hodiaŭ estas por li ripoztago, sed morgaŭ li tutdiurne deĵoros. Principe ne laŭ la reguloj, sed kion fari… Jam kun sia teo, kaj arakidaĵo sur rostpano, li legas hieraŭan gazeton. „Financa krizo daŭros pli ol supozite”, „Urbo Obama salutas prezidenton Obama”, „Dek neleĝaj enmigrintoj: reflugo blokita”. Ankaŭ por morgaŭ konturiĝas malfacila tago en la flughaveno.

Ania ne povas plu dormi. Sur la prunblua plafono dise promenas makuloj kiuj realas eble nur sur ŝia retino. Tridek horoj ankoraŭ, kaj ŝia filo alvenos. Kondiĉe ke ĉi-foje la vizo funkcios. Se Robert scius ke ŝi nun maldormas, li jam povus voki por dispeli ŝiajn dubojn.

Je la dekunua kriĉas la horloĝo. Zosia vekiĝas. Nepre antaŭ tagmezo ŝi atingu la oficejon kiu donas stampon. Sen stampo, ne venos helpopago. Sen helpopago – neniom da terpomoj, nek pano nek vodko.

Freŝe razita, kolonjakvumita, Robert sidas kun tasego da varma kakao, male al tio kion li kutimas ĉi-trinkeje. La kakao gustas akvece, tute ne ŝaŭmas kiel ĝi ŝaŭmis kiam lia patro ankoraŭ vivis, en tiuj malmultaj dimanĉoj kiam liaj gepatroj eliris ien kune kun li. Robert palpas la biometrian pasporton enpoŝe. Hieraŭ li jam vodkofestis, sed post la paso de la kapdoloro nun pli konvenas pensi pri panjo. Kun kakao en la mano – iel ĝi gustas je panjo.

„Dum la pridemandado, teni stabilan okulkontakton kun la enmigranto.” „Kaze de nerespondo, ripeti la demandon malrapide, senŝanĝe tri fojojn.” „Ĉe uzado de interpretisto, ne kontentiĝi per tro resumaj angligoj. Konscii ke ne ĉiuj interpretistoj plenumas la oficon ĉefokupe aŭ/kaj studinte la fakon.”

Ania vivas jam dudek du jarojn en Talooska. Oni nomas ŝin „la polino”, ĉar ŝi estas la sola tia en dudekmejla ĉirkaŭo. Akĉenton ŝi havas neforigeblan, sed la klientojn de sia florvendejo ŝi lernis kompreni. Kaj ŝiaj bunte freŝaj varoj parolas por si, por ŝi. Ankaŭ kun Dirk ŝi sukcesis paroli, kaj same kun Bob, sed ili malaperis. Fine foriris eĉ la lama kaj iom stranga Frank, antaŭ tri jaroj jam. Sed post malmultaj horoj finiĝos la soleco.

Zosia eltiras cigaredojn el la skatolo en lia jakpoŝo. Kiam ŝi lastfoje aĉetis por si proprajn? Nur el lia mono ŝi fumas. Por drinki, tion ŝi faras per la sia. Ankoraŭ duonhoro ĝis tagmezo.

Mark nun povas tutlaŭtigi la televidilon, la infanoj engrimpis la lernejan buson, kaj Anne jam ekdeĵoris malantaŭ komerccentra kaso en la 42-a strato. Li ne zapas stultule, kiel laŭ statistiko faras 92 procentoj, sed enŝovas zorge elektitan DVD-on. Iom snobe. Kial spekti italan filmon kun nur subtitoloj anglaj, kaj titolo apenaŭ titola, Se foje naskita, vi ne plu povas vin kaŝi?

La valizon Robert fermis jam kvin tagojn antaŭe, kaj profitis horon de senkonscio ĉe Zosia por elportegi, por ruli ĝin dum duonhoro, ĝis stokejo de sia laborejo, kie ĝi trankvile atendu. Laborejo jam eksa sed kies ŝlosilon li ne redonis; valizo aktuala, kies ŝlosilon li ne perdu. Ĝi enhavas kelkajn frazarojn kaj lernilojn de la angla; sed ĉefe gvidlibrojn pri diversaj landoj, ĉar estas klare ke el Kanado li multe vojaĝos. Kun ne plu zlotoj en la poŝo, sed kun fortegaj dolaroj.

Ania elfalas el sia konfuza sonĝo. La naŭa matene – dek minutojn poste ŝi jam ordigas, purigas denove la loĝejeton, kiu scias kioman fojon, sen ajna objektiva sed ĉia subjektiva neceso. La filon ja ne atendu porkejo. Florojn ŝi lastminute envazigos, ŝi prenos lekantojn el la vendejo – florojn simplajn, sed tiujn la filo ĉiam ŝatis.

La ministrino pri civitaneco kaj enmigrado en parlamenta debato: „Mi klarigu al vi kiel tipe okazas la proceduro kiam persono alvenas al la flughaveno de, ni diru, Vankuvero. Li renkontos oficiston pri enmigrado ĉe kontrolposteno. Evidente, li estos petita videbligi, interalie, pasporton. Se dum la interparolo la enmigrada oficisto elformas la opinion ke la persono ne povas montri konvenan dokumenton, kio egalus al malrespekto de Paragrafo 2, la oficisto, se li ne estas mem trejnita por efektivigi arestojn, avertas la personon kaj alvokas aŭ policanon aŭ alian oficiston trejnitan pri arestoj. Ĉi lasta tiam efektivigas la areston.”

Advertisements

6 komentoj

Enarkivita sub Uncategorized

6 respondoj al “Morto ĉiam malpravas

  1. Kara Istvan,

    vi verkis tion antau jaroj, c’u ne? C’u jen la skeleta de via unua romano?

    Amike,

    Trevor

    • Mi verkis ghin en 2009. La temo deziris por si la formon de iom longa novelo. Pli ol tio ne enestas.
      Mi dubas chu tiu strukturo, de mallongaj alineoj kun chiufoja shangho de perspektivo, kaj kun la provo teni la atenton de leganto per paralela plurlokeco, povus funkcii en teksto pli longa.
      Kompreneble, ghi estas LA maniero verki strechromanojn, sed por tio mi ne posedas la necesan talenton 🙂

  2. > Jen la komenco.

    Fakte, mi volonte legus la tuton. Precipe se konsideri, ke mi ne havas superfluan monon por libro-acxetado, nek lokon en la logxejo por stokigi pliajn librojn…

    • Estus bele se Vi havus okazon recenzi Vizaghoj por Beletra Almanako, au alia revuo.
      amike
      Istvan

      • Mi recenzis “Vizagxojn” por “La Ondo de Esperanto”. Jxus aperis en n-ro 2011:1.
        Plena teksto:
        http://www.esperanto.org/Ondo/Recenzoj/R-vizago.htm

        Fragmento koncerna vin:
        ===
        Kaj kelkaj noveloj estas vera trezoro.

        “Ducent mejloj ĝis Talooska” de István Ertl estas la plej ampleksa kaj miaopinie la plej valora verko en la libro (indas akiri la tutan libron pro tiu novelo, kaj eble pro 2–3 aliaj). La moto: “Pri ĉia similo inter ĉi tiu historio kaj la realo kulpas la realo”. Ie li jam skribis tion… nu jes, en “La Postdomo”. Tamen alia frazo en la moto pensigas, ke ĉi-foje la realo vere kulpis tro. Komence iom tenaca, poste animskua rakonto — pri tio, ke nuna (okcidentkultura) homo estas tro katenita de diversaj reguloj, tro timema kaj malfidema antaŭ fremduloj, emas eviti personan respondecon… kaj el tio iam aperas fatalaj malfeliĉoj, kvankam ŝajne neniu kulpas. Pri tio, ke oni prefere ne forlasu kutiman loĝlandon (almenaŭ — ne faru tion senpripense). Kaj se oni tamen firme decidis migri — faru tion kun sobra menso, nepre lernu lingvon de la cellando kaj estu singardema, se vi ne plene komprenas ion.

  3. Dankon pro la tre pozitiva recenzo!

    amike
    Istvan

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s