Langeroj

Ekster la grego

Ĉiuvespere, post sia laciga laboro, longe li klavumis en la diskutforumoj pri neologismoj, landnomoj kaj pri -ata/-ita. Grandan argumentan talenton li disvolvis, ĉiuj aprezis lian elokventon. Ne mirindas ke li baldaŭ glate elektiĝis en la Akademion.

Dumtage li plu gardadis siajn ŝafojn sur la senhomaj sed pitoreskaj firstoj, volvita en profunda silento.

Lango kaj vivo

Korea patrino intencas procesi la francan ŝtaton, ĉar ŝia filo serioze lang-vundiĝis kaj perdis la parolkapablon, pro ripetaj provadoj senmakule prononci la francan uvulan „r”. Liaj son-organoj trostreĉiĝis, lia lango ŝiriĝis, kaj peco estis retrovita, post du operacioj, en lia duodeno.

Unua-reage, la franca ŝtatsekretario pri frankofonio deklaris ke la franca lingvo ne estas propraĵo de la franca ŝtato, kaj ĉi tiu ne responsas pro la damaĝoj kiujn la idiomo eventuale kaŭzas. Post matura pripensado tamen, prezidento Saint-Corse invitis la junan invalidon el Koreio al la ĝardenfesto de la 14a julio, kaj publike deklaris lin „la unua martiro de la frankofonio”. „Sekvos aliaj”, li aldonis.

Lingvo kaj morto

„Kaj per ĉi tiuj vortoj finiĝas la historio de mia lingvo”, deklaris la oldegulo, forviŝante diskretan larmon. Emociiĝis ankaŭ la lingvisto, pensante pri patrinaj vortoj neniam plu dirotaj en plia malaperanta idiomo de la homaro.

Verdire, la oldulo sentis ĉefe senpeziĝon. En la lastaj tempoj iĝis ĉiam pli malfacile pretendi antaŭ la insistema lingvisto ke lia inventaĵo iam ajn havis parolanton krom lin mem.

Mortinta lingvo

„En la latina oni povas, kaj devas, legi noblajn klasikaĵojn, eblas uzi ĝin en Vatikano kaj Finna Radio – tamen, ne eblas amori en ĝi”, diris la pastro latine, kaj silente karesis la mesknabon.

Advertisements

Komenti

Enarkivita sub Uncategorized

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s