La bonvolemulinoj

JONATHAN LITTELL: LA BONVOLEMULINOJ

 (…) Se vi naskiĝis en lando kie, kaj en epoko kiam, neniu venas mortigi vian edzinon, viajn infanojn, kaj, plie, neniu venas peti vin mortigi alies edzinon kaj infanojn, tiam benu Dion kaj iru en paco. Sed ĉiam tenu ĉi tiun penson en la kapo: vi eble havis pli da bonŝanco ol mi, sed pli bona vi ne estas. Ĉar se vi arogas al vi pensi ke vi estas tia, jen stariĝas la danĝero. Oni ŝatas kontraŭstarigi la ŝtaton, cŭ totalisman aŭ ne, al la ordinara homo, homo kiel cimo aŭ kano. Sed tiel oni forgesas ke la ŝtato konsistas el homoj, ĉiuj pli-malpli ordinaraj, ĉiu kun sia vivo, sia historio, kun la serio de hazardoj kiuj kaŭzis ke iun tagon li trovis sin ĉe la ĝusta fino de la pafilo, ĉe la ĝusta flanko de la papero, dum aliaj sin trovis ĉe la malĝusta. Ĉi tiu vojiro tre malofte rezultas el elekto, eĉ malpli el inklino. En granda plejmulto de la kazoj la viktimoj estis torturitaj aŭ mortigitaj ne plie pro sia boneco ol la viktimigantoj ilin torturis pro sia malboneco. Estus iom naive kredi male, kaj sufiĉas sperti ajnan burokration, eĉ tiun de la Ruĝa Kruco, por konvinkiĝi prie. Cetere, Stalino plej trafe demonstris la pravecon de mia aserto, kiam ĉiun generacion de viktimigantoj li transformis en viktimojn de la posta generacio; kaj tamen ne ekmankis al li viktimigantoj. La ŝtat-maŝino, fakte, konsistas el tute sama aglomeraĵo sabla, diseriĝema, kiel tio kion ĝi muelas eron post ero. Ĝi ekzistas ĉar ĉiuj konsentas ke ĝi ekzistu, eĉ, ofte ĝis la lasta minuto, ĝiaj viktimoj. Sen la homoj kiel Höss, Eichmann, Goglidze kaj Viŝinski, sed ankaŭ sen la trakforkistoj, la betonfabrikantoj kaj la ministeriaj kontistoj, Stalino aŭ Hitlero estas nur ŝvelaĵo plena de malamo kaj senpotenca teruremo. Diri ke en granda plejmulto de la kazoj la prizorgantoj de la ekstermo-procezo ne estis sadistoj aŭ malnormaluloj, jam neniel sonas novaĵo. Sadistoj, perversiuloj: kompreneble troviĝis tiaj, kiel en ĉiuj militoj, kaj ili kulpis pro nenomeblaj teruraĵoj, jen vero. Estas vero ankaŭ ke la SS povintus pli intense klopodi bremsi ĉi tiujn homojn, eĉ se ĝi fakte faris pli tiucele ol oni kutimas pensi; sed tio ne estas facila faro: demandu nur la francajn generalojn, ankaŭ ilin enkaĉigis en Alĝerio iliaj alkoholemuloj, seksperfortantoj kaj murdantoj de oficiroj. Sed ne tio estas la problemo. Perversiuloj troviĝas ĉie, ĉiam. Niaj trankvilaj kvartaloj urborandaj plenplenas je pedofiliuloj kaj psikopatoj, niaj amastranoktejoj svarmas je megalomaniaj furiozuloj; kelkaj el ili efektive fariĝas problemo, mortigas du, tri, dek, eble eĉ kvindek homojn – kaj tiam la sama ŝtato kiu senhezite utiligus ilin en milito, dispremas ilin kiel kulojn sang-pleniĝintajn. Sed ne ĉi tiuj malsanaj homoj gravas. La ordinaraj homoj, kiuj konsistigas la ŝtaton – ĉefe en tempoj malstabilaj –, jen la vera danĝero. La vera danĝero por la homo estas: mi kaj vi. Se vi tion ne pretas kredi, senutile legi plu ĉi tiun libron. Vi nenion komprenos kaj koleriĝos, kio profitos nek al vi nek al mi. (…)

Advertisements

2 komentoj

Enarkivita sub Uncategorized

2 respondoj al “La bonvolemulinoj

  1. Viktoro

    Gxi estas bonega verko precipe pro gxia vidpunkto. Perspektivo kiu tre bone vidigxas en tiuj alineoj.

  2. Viktoro

    Gxi estas bonega verko precipe pro la neatendita vidpunkto. Kutime la cxefrolulo estas unu el la bonuloj. Cxi tie la perspektivo malsamas kaj tio tre pensigas la leganton.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s