Lerni la islandan

Post dek tagoj komenciĝos kurso en kiu mi lernos la islandan lingvon. Tion faras ankaŭ Arnim en mia novelo

Pri “Arnim” aperis pensigaj komentoj de Ken Miner en lia blogo (28 sep. 2009).

Mi respondis al li:

dankon pro tiuj pripensoj!

mi verkis la pecon, se mi ne eraras, en printempo 1993.

Tiutempe ekflagris en Germanio ksenofobaj atakoj, kiel incendiigo de loĝlokoj de vjetnamoj en Rostock, kie ŝajne lokuloj eĉ aplaŭdis la fajro-faron. Ankaŭ turkoj estis agresitaj. Evidente, ĉio tio foris de la nun ĝeneraliĝinta etoso, en kiu italoj ĵetas rifuĝintojn en la kruelajn brakojn de Geddhafi (kaj ni forgesu pri la bastardo Sarkozy)… sed tiutempe oni ĉefe komentis: jen, apenaŭ Germanio (re)unuiĝis, jam ĝi faŝismiĝas!

Por mi, kune kun la novaĵoj de la barbaraj balkanaj militoj (plus mia propra streso ŝanĝi landon, vivmanieron ks), tio kreis etoson en kiu ĉia abrupta socia ŝanĝo, ĉia “inversio in peius”, ŝajnis ebla.

El tiaj sentoj filtriĝis, kiel unu ebla scenaro, Arnim.

Fronte al nia tiama apartamenteto en Roterdamo, funkciis bakejo – kiu, kelkajn semajnojn post nia ekloĝo tie, fermiĝis. Etaj vendejoj ĝenerale tendencis malaperi tiam (kaj nun), do verŝajnis ke nenio tie ekfunkcios. Tamen, kuraĝa turka ĉiovendisto baldaŭ eklaboris en la lokalo. Pasis kelkaj semajnoj. Iun tagon Molotov-koktelo estis ĵetita en la ejon. Ni estis hejme, aŭdis la eksplodon, videtis la forkurinton. La vendejo neniam reekfunkciis. En la gazetoj mi serĉis, sed nenion trovis pri la okazaĵo.

La koncerna lokalo estas videbla en Google Maps Street View: 61A Deensestraat, Rotterdam, Nederland. Ni loĝis en 44B.

Advertisements

1 komento

Enarkivita sub Uncategorized

Unu respondo al “Lerni la islandan

  1. Ni ne devas tro longe atendi kaj kiel antauxe estis kulpigitaj judoj, baldaux estos turkoj-islamanoj.

    Bedauxrinde la kamuflita multlingva politiko de EU kun protego de unu imperia lingvo baldaux provokos “lingvan militon” en EU kaj versxajne estos fino de bele komencita fabelo.

    Nur blindaj aux malongvidantaj politikoj tion ne povas rimarki.Ankoraux neniam en historio kunigxis tiom da popoloj kiuj dauxre provokis militojn kaj nun oni provas lingve ilin kolonialigi.Nur neutrala, logika lingvo, kiu krom tio alportus multegan evoluo kaj ensxparon.

    Kie estas veraj politikoj? futurologoj? sociologoj?
    Cxiujn ja brita kapitalo ja ne povas acxeti!

    CXIU NACIA LINGVO POR NACIA KULTURO KAJ INTER-NACIA POR INTERNACIA KONTAKTO!

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s