Helpi post katastrofo

Mi jhus tradukis por
http://www.magyarpolany.hu/
kie aperas ankaŭ detaloj pri la uzebla bankokonto.

ALVOKO

La municipo de Magyarpolány triste atestas la homan kaj ekologian katastrofon kiu, en la komunumoj najbaraj al ni, pereigis ok homojn kaj senigis milojn de iliaj vivperspektivoj. Multaj el ili ne povas nun reveni al sia hejmo, post la traŭmata sperto de la mortiga ruĝ-kota inundo, mortiginta familianojn, detruinta iliajn domojn kaj terojn.

Magyarpolány estas municipo situanta je nur 10km-oj de la katastrof-loko, kun rekta aliro al la regione centra urbo Ajka, kie laboras plej multaj el la katastrof-tuŝitoj. La estraro de Magyarpolány decidis helpi la plagitojn en pluraj manieroj.

Post la kolekto de nutraĵoj kaj vestaĵoj por kontentigi la bezonojn en la unuaj tagoj, nun urĝas trovi longperspektivan solvon por tiuj centoj da homoj kiuj hezitas reveni proksimen al la rezervujo de kie povus ree elverŝiĝi la ruĝa koto. Jam dekoj da familioj deklaris ke ili preferas serĉi novan loĝlokon ol reveni al sia malnova hejmo. Jam signifa parto de ili estas loĝigata en Magyarpolány, ĉe amikoj aŭ familianoj, kaj ankaŭ en restejo kiun disponigis la municipa estraro.

Reage al ĉi tiu urĝa situacio, la estraro de Magyarpolány establis fonduson kun la celo financi luprenadon de domoj en Magyarpolány, ĝis la familioj ricevos sendamaĝigon. Se kolektiĝos sufiĉe da rimedoj, parto de la sumo estos destinita al aĉeto aŭ konstruo de novaj domoj en la vilaĝo.

Advertisements

Komenti

Enarkivita sub Uncategorized

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s