Lajos Tárkony

Por diri simplige, ekzistas du specoj de genio: unu, kiu verkas abunde kaj fekunde, preskaŭ nebareble – sed je la kosto de kvalita malsamo. Alia genio malofte inspiriĝas, kreas pene kaj inter duboj konstantaj – sed naskante, kiel perlo, gemojn. Ripetante ke temas pri ekstremoj simpligaj, ni konstatu ke Kálmán Kalocsay kaj Gyula Baghy apartenis al la unua tipo, dum Lajos Tárkony al la dua speco.
Ankaŭ tiu diferenco povas parte klarigi kial oni parolas pri “Budapeŝta skolo” – por krei skolon ne sufiĉas unu talento kaj – eble samvervaj – epigonoj, sed necesas vasta gamo de diversaj verkistaj karakteroj kaj talentoj.
Kreanto tia kia Baghy (“li per unu sturmo venkis niajn orelojn kaj korojn” – Tárkony), stampas sian nomon en memoron kaj per multnombraj verkoj kaj per forta unikeco de sia individuo. Pri la unua faktoro Tárkony ne povas fieri: liaj 54 jaroj da verke aktiva esperantisteco postlasis nur du kompletajn, memstarajn volumojn: la kritikan esearon De paĝo al paĝo (1932) kaj la poemaron kiu praktike entenas lian tutan poezian verkaron: Soifo (1964). Sed, kiel oni kutimas diri, eĉ se postrestus de li nur “Adiaŭo”, “Balkona vespero”, “Aŭskultado”, eĉ se transvivus nur sola poemo de li, ne forgesiĝus lia nomo. Sed jen en kio li diferencas de Baghy, Kalocsay aŭ Auld: el lia verkaro eblus elekti preskaŭ iun ajn poemon por tiu ludo de “ekskluziva eterneco” (…”malbonan poemon ne ellasis lia plumo” – skribis pri li Vilmos Benczik en Hungara Vivo 1972/2, p. 18.). Ni ekskludus el tio nur kelkajn poemojn, precipe porokazajn aŭ/kaj verkitajn post la apero de Soifo („Esperanto”, HuVi 1969/3, p. 13., aŭ „Mia Budapeŝto”, HuVi 1973/3 p. 17-18.), kiam la poeton ŝajnas ekkarakterizi, se diri malice, iu maljunula babilemo… Tamen ĝuste en unu el tiuj poemoj, en „Esperanto”, vortiĝas lia poeta memkonscio modesta:
“Mi vivos, se mi ‘stos sur transa bordo,
per miaj versoj en amika sento.
Kaj se l’ amikoj pasas – jam silento.”
Pri tio la leganto certe samopinias nur kun la krompenso ke amikoj spiritaj de Tárkony neniam “pasos”…
La alia faktoro kiu ŝajnigas malgrava la signifon de Tárkony (almenaŭ ŝajnigis liavive), estas lia sen-sintruda personeco, nemontriĝemo, eĉ kaŝiĝemo: pri li oni apenaŭ skribas en Literatura Mondo, dum Baghy kaj Kalocsay centras en disputoj kaj en la atento de la publiko. Estas simptome ke sur la fojfojaj fotoj de Literatura Mondo kaj sur la pli oftaj de Hungara Vivo Baghy kaj Kalocsay multe sin montras, dum Tárkony apenaŭ videblas, krom en la numero de Hungara Vivo al li dediĉita. Ĉu atribui al tiu ĉi modesta retiriĝemo ke li ŝanĝas dufoje (verkistan) nomon? Denaske Lajos Totsche, jam antaŭ sia “reveno” en 1936 al Literatura Mondo (en 1934 li aperigis ne pli ol du recenzojn kaj, nekutime, unu novelon), li ekverkas kiel Lali Blond (ĉu ne mokmalica kontrasto al la vortluda pseŭdonomo Kopar de Kalocsay?), kaj postmilite li estas metamorfoziĝinta je Lajos Tárkony. (Eble ne plej taŭga hungarigo por la Esperanto-medio: en iu poemo al li skribita “Tárkony” rimas je “koni”; freŝa faldfolio de Edistudio reklamas sian Italan Antologion per tiel famaj tradukantoj kiel ekzemple Takony…) Povas enesti iu profunde psikologia kaŭzo en tio ke Ferenc Szilágyi en sia humurplena “Terura vizito en nia Redaktejo” (LM 1931/146-147.) roligas Tárkony kiel “ĉarman, etan kadavron”, kiu mortis dum heroa plenumo de sia devo:

“Hieraŭ li enrampis la analizan korbon kaj de tiam li ne vivsignas. (…) Oni fortostreĉe eltiradis la palan, rompiĝeman korpon de L. Totsche. En liaj manoj estis granda libro, kiu li konvulsie premis. Liaj okuloj vitre fiksiĝis al la libro.”

Manke de iom ampleksaj memuaroj aŭ rememoroj, oni apenaŭ scias kiel fakte disvolviĝis la laboro inter la LM-anoj. Tial ni nur konjektas ke la “redakcia kariero” de Tárkony estis jena: post la malkovro de la juna talento pere de lia recenzo pri La eterna paco de Kant (LM 1929 aŭg., p. 144.), oni komisias aliajn recenzotajn librojn al li (efektive, jam septembre aperas nova recenzo de li pri la Chamisso-traduko de Wüster), sed en la unua periodo de LM oni ne plu renkontas lian nomon. Post la restarto, en 1931 li prezentiĝas pli multflanke: jam ankaŭ per mondliteraturaj observoj (Hesse, Larbaud), tradukoj (Larbaud, pli malfrue Karinthy) kaj poemoj (la tri unuaj: „Momentfoto”, „Post dek jaroj”, „Triope trista gard’„ jam enhavas du el la plejkremo de lia poezia verkaro). Malgraŭ tiu manifestiĝanta plurflankeco, ŝajne li estis la persono al kiu oni povis trudi ion ajn recenzotan (v. ekz. recenzon pri tri japanaj libroj en LM 1931/apr., p. 71.), sen risko de rifuzo.
Tia pasiva, rezignema sinteno verŝajne karakterizis lin en lia tuta vivo. En 1975 ni ekscias de la redaktisto de Hungara Vivo, Gergey Mihály, ke

“Tárkony ĉiam ĉeestas en la redakciaj kunsidoj, sed ankoraŭ li neniam parolis al la diskutitaj temoj. Eble tial povis okazi, ke kiam ni dividis la ĉefajn rubrikojn, Tárkony restis sen kroniko. (…) Krom sia rubriko Tárkony sen malinklino volonte akceptadas aliajn petojn, traduki novelojn, eĉ anoncojn.” (HuVi 1975/6, p. 6.)

Tárkony certe ne apartenis al tiuj kiuj bombardadas la Esperantan gazetaron per siaj verkoj, verkegoj kaj verketoj – li ĉiam restis fidela al unu periodaĵo: ĝis 1949 al Literatura Mondo, kaj al ties Lingvo-Libro kaj Bibliografia Gazeto; ekde 1961 al Hungara Vivo. Inter tiuj du periodoj la eblon de foja publikigo certigis La Nica Literatura Revuo. Niascie li ne kontribuis multon al aliaj revuoj. Pri tiu ligiĝo eblas supozi ke la vera altira forto, la instigilo kaj instigulo restis por li ĝisfine la kvazaŭpatra figuro de Kalocsay. (Apenaŭ parolinte kun personaj konintoj de Tárkony, ni argumentas – ĉi tie kaj aliloke – pli per “internaj tekstaj” ol per “eksteraj” pruvoj. Al Kalocsay li dediĉas sian poemaron:

Vi, KALOCSAY, puŝis mian plumon,
al vi mi dankdediĉas ĉi volumon,
kiel la Tero siajn fruktojn donas,
dankante maturigan sunolumon.

Kalocsay-n adiaŭas lia lasta aperintaĵo, en HuVi 1977/3, p. 27. (“Kalocsay”), tiu ĉi korŝira funebra krio de maljunulo tre malsana, kiun ne plu kuracos la vivlonga amiko – “mi ploras”, finiĝas la teksteto kaj per ĝi ĉia publikigado de Tárkony. Kvazaŭ li vere ne plu povus frukti sen la Kalocsay-a sunolumo.
Oni klaĉas pri stranga evento koncerne ilian rilaton. Dum la 1937-a Varsovia UK Baghy kaj Kalocsay estus farintaj kruelan ŝercon kun li: per pordofrapado ili fiaskigis multpromesan rendevuon lian kun polino en lia hotelĉambro. La onidiro aldonas ke la elpensinto de la intrigo estis la viglaspirita Baghy, kiun Kalocsay provis reteni, kaj ke Tárkony estis tiutempe ankoraŭ virga. (Efektive, en lia poemaro ni nenie trovas amoron kiel temon, amo ĉiam reprezentiĝas Platone – sed poeto ja ne dokumentas sian vivon.) Estus do la konscienc-riproĉo de Kalocsay kiu igis lin helpi Tárkony literature, kuraciste, ofte gastigante lin. Ĉu okazis tiel, ĉu ne, la kroĉiĝo de Tárkony al Kalocsay restas interesa temo por psikologoj – kaj por verkistoj.
(El “Lajos Tárkony kaj la Budapeŝta Skolo“)

Advertisements

14 komentoj

Enarkivita sub Uncategorized

14 respondoj al “Lajos Tárkony

  1. Mi ĵus fluglegis LM-n de nov-dec 1947. Ĝia unua artikolo estas “Zamenhof-novelo” de Szilágyi (Alvoko) kaj la dua estas Budapeŝta Kristnasko, 1944 de Tárkony. Kaj mi nun vidas vian blogeron. Ĉu ia hungara koboldo vekiĝis?

  2. Carlo Minnaja

    Bela eseo, cetere al mi tute konata, ĉar mi jam siatempe, kaj duafoje eĉ freŝe, legis la tutan libron de Ertl pri LT
    Carlo Minnaja

  3. Cxu ne ekzistas ankaux triaspecaj geniuloj – kiuj verkas abunde kaj fekunde, sed publikigas nur la perlojn? 😉

    Parenteze, teknika demando – cxu eblas ricevi sciigojn pri novaj artikoloj de tiu cxi blogo per retposxto, ne nur per RSS? Cxu tion signifas “Sciigi min retpoŝte pri novaj afiŝoj”?

    • certe ekzistas chiaspecaj geniuloj…. mia komenca frazo estas nur retorika truko, fakte.
      Pri teknikajhoj mi scias neniegon – chu iu kiu legas chi tion scias…?

      amike
      Istvan

      • Hm… mi jam scias tro multe pri teknikajxoj, sed gxuste tial mi ne uzas senpagajn servojn de WordPress kaj ne konas ilin. 😉 Ecx nia katino pagas por sia blogo. Aliflanke, sxi ankaux gajnas de sia blogo, kion mi ne povas diri pri mi mem. 😉
        Facilas testi – mi jam abonis tiujn por mi ne tre klarajn sciigojn pri afisxoj. Kiam vi publikigos novan artikolon, ni vidos cxu afisxo egalas al artikolo laux WordPress.

    • Jes: se vi klakas en tiu skatoleto kun la frazo “Sciigi min retpoŝte pri novaj afiŝoj” vi ricevos informon pere de retpoŝto kiam aperos novaj artikoloj en la blogo. Mi povas certigi… ĉar mi mem tiel informiĝas.

  4. Ekzistas diversaj klasifikadoj.Mi ne estas literaturisto, sed mi povas diri mian propran opinion, kiel mi vidas, kiel mi sentis.

    Estas homoj, kiuj multe verkas kaj cxio estas tre altrange.Estas homoj, kiuj produktas multe kaj cxio estas kiel spongo.Estas ankaux, kiuj malmulte verkas kaj nenion tauxgas. Do laux kvanto ni ne povas jugxi.

    Mi pensas, ke Kalacsay kaj Baghy, ambaux tre rilate tre multe verkis, sed tre antipode. Dum unu estis preskaux Sxekspiro de Esperanto, alia tre volonte legata jam de komencantoj.Pro tio mi ege sxatis “Pacxjon”, kiel kutime estis nomata, kaj havis ankoraux eblecon renkontigxi en Budapesxto.

    Lian “La Verda Koro”´n mi hodiaux rekomendas al cxiu komencanto legi kaj didaktike grave, lauxte.

    • DUDAS'A Jozefo

      Saluton!

      Mi s’atus sendi kopieton pri manskribo, trovebla en libro Hungara Antologio 1-a eldono, en kiu mi trovis manskribon kun ‘perlaj literoj’, kaj mi pensas, ke g’i povas deveni de TÁRKONY mem, sed krom tiu manskriba teksto mi ne vidis alian por kompari. Se iu havus eblecon, al tiu mi volonte sendus la kopiajhon, por provi kontroli.

      Amike: Jozefo

  5. DUDAS'A Jozefo

    Saluton!

    Mia skribo koncernus s-ron TÁRKONY Lajos, kiun mi ne konis. Foje mi venis libron Hungara Antologio 1-a eldono, eble el 1933, en antikvajhejo, en kiu mi trovis manskribon kun “perlaj literoj”. Mi pensis ke tiun tekston enskribis en ghin eventuale Tárkony, eble kiel ‘Blonda Loli’. Nature mi jam ekde jaroj ne vidis tiun libron pro manko de spaco, sed se iu povus kompari al lia manskribo, al tiu mi volonte sendus ties fotokopiajhon.
    Amike: Jozefo

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s