Memore al la Berlina Muro

Hans-Joachim Schädlich: Berlino Orientokcidenta, fragmento

Kie komenciĝas la Qdamm? La Qdamm komenciĝas per 11 Kie estas 1 ĝis 10? En EuropaCenter la glaciaĵ-vendisto de Möwenpick Mi ne scias Ni apartenas al la Tauentzien Mi kredas ke la Qdamm komenciĝas ĉe la Rememor-preĝejo Eble la Rememor-preĝejo estas tiom blasfema ke ĝi uzas ĉiujn numerojn 1 ĝis 10 por si

La vendistino en la antaŭejo de la Rememor-preĝejo Pri tio mi neniam demandis min Dio en la ĉielo nur li scias Cetere la paroĥestrejo estas en Lietzenburger 39

La policisto apud la Rememor-preĝejo La Rememor-preĝejo ne havas numeron Ĝi ja ne bezonas La Qdamm komenciĝas per 11 1 ĝis 10 estas en la milito Eniru do Ĉio forpasas Tio okazis atendu nur en 1943 la 23-an de novembro Al Kristo derompiĝis la dekstra brako

Qdamm 11 ne havas pordon Tio estas Pli ĝuste ĉe la angulo de la placo Breitscheid Tchibo Nanunana Wolsdorf Camelcamel Il pomodoro Ĉemizoj 29 markojn Glorkrono de Kristo La Nova Biblio ne estas nova traduko de la Malnova kaj Nova Testamentoj sed nova Manifestiĝo de la Disinjoro por savi la tutan homaron La Nova Biblio akireblas ĉe la Libroservo La Nova Biblio 29 markojn Caravan Döner en flana pano 3,50 markojn 80 sidlokoj Nur unufoje Malfermita de 10 ĝis 24 Melongenoj farĉitaj per hakita viando 7,50 markojn En la kelo ventrodanco kun Live Music fermita pro ferioj Vizitu la Domon ĉe Checkpoint Charlie ĉiutage daily chaque jour Kvar ekspozicioj La Muro de la 13-a de aŭgusto ĝis hodiaŭ Dividitaj interpretoj Pentristoj vidas la Muron Berlino: de fronturbo ĝis ponto por Eŭropo De Gandhi ĝis Walesa senperforta lukto por la homaj rajtoj Ŝparbanko Berlino: granda urbo kun fido al la estonteco Berlino pensas antaŭen Vizitu la Marmordomon Nro 5 Vivu Permesita de 6 jaroj Nupta nokto en la fantomejo permesita de 12 jaroj Fantomhanto Du Permesita de 16 jaroj La urba Ŝarko Permesita de 16 jaroj Gandhi En ĉiu ŝanĝiĝo kaj turniĝo funkcias certa senarbitra leĝo kiu baziĝas je konstanta kaj memkonserva forto En ĝi mi rekonas Dion.

(El La Gazeto, 1991.10.30; tradukis István Ertl)

Advertisements

3 komentoj

Enarkivita sub Uncategorized

3 respondoj al “Memore al la Berlina Muro

  1. Alexander

    Tiun tekston mi komprenus certe ne pli au eĉ malpli bone en la (originala) germana. István Ertl ne povas esti la kauzo; lin mi konas kiel spertan kaj fidindan tradukiston. (Sed ankau dion mi ne rekonas en tiu teksto). Prefere ŝanĝi la linidividon por havi belan poemon.

  2. Fakte, chi tiu teksto aperis nur flanke, ilustrajhe al
    http://osiek.org/lagazeto/LG-36/se-la-muro-ne-estus.html
    amike
    Istvan Ertl

  3. LA ORIENA POPOLO VENKIS KAJ PERDIS
    La problemo ne estas tiel simpla kiel aspektas de malproksime. Por bone kompreni oni devus vivi antaue kaj nun inter la popolo mem.
    Estas fakto, ke la popolo mem estas trompita. Ne estas facile respondi, cxu popolo avantagxis pli antaue ol nun. Gxi estis trompita tiam kaj ankau nun.

    Multaj pri io alia kaj nun estas disrevitaj. Ech iamaj plej grandaj kritikantoj silentighis au emus paroli alie.

    Precipe la popolo multe perdis kaj rapide rimarkis, ke orumita okcidento estas pli au malpli nur atrapo, diablo en anghela kostumo.

    Venu al orienta parto kaj parolu kun la popolo. Post pli ol 20 jaroj la diferenco inter oriento kaj okcidento ne malgrandighis nur pligrandighis.
    La “Florantaj pejzaghoj” promesitaj de Kohl devus aperi por 7 jaroj!
    Venu kaj vidu kio okazis.

    De okcidento venis plejparte nur trompistoj, spekulantoj au mobistoj, kiuj rabis la “popolhavajhon”, disvendis malmultekoste al eksterlando au detruis,por konstrui nove (pensante pri propra prfito).Estis detruitaj laborlokoj kaj apenau kreitaj novaj. La spekulantoj plejparte post eluzo de subvencioj malaperis au defraudis, fiaskis…
    La popolo estis devigita, precipe junaj homoj migri tra EU por sechi novajn viveblecojn. Intertempe urboj kaj urbetoj formortas, ruinighas kaj la registaro jhetas monon en la koton(Grekujo).
    Simpla popolo devas pagi por viziti kuraciston, dentiston, forigita estas la entombiga mono…. sed interesa oficistoj, soldatoj, policistoj, politikistoj havas ghin au ne bezonas pagi. Kanzler Merkel diras, ke ankorau neniam tiel bone vivis rentuloj kiel nun!

    Plej bone tio montras statistiko; post lasta financa krizo milionuloj kreskis kiel fungoj post varma somera pluvo. Sed ankau almozuloj kaj senlaboruloj.

    Usona impreialismo eblis kolonizi la orientajn landojn, detrui iliajn teknologion kaj industrion por profite vendi siajn produktojn kaj malmultekoste akiri krudajhojn.

    Por perfekta politika kontrolo, profito kaj kultura avantagho la popoloj estos devigitaj uzi la anglan tre demokrate kaj ni volas veran EU -integrighon.

    Kaj denove la popoloj devos pli longe pripensi kaj kolekti spertojn por nova akcio!

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s