Lingvo kaj vivo

– Rahanut berkenim sol te fu ende lo kasakin. Berkite lop! – prononcis la prezidento de Umago, precize je 17.00.
En la kapaŭskultiloj aŭdiĝis longa zumo, poste nenio. Senkonsilaj okuloj turniĝis al la interpretista budo. Malantaŭ sia vitro, la drogmano ŝultrolevis, kaj demetis la propran aŭskultilon. La ĵurnalistoj en la saloneto rigardis unu la alian, jen konfuzite jen amuzite.

La ĉefurbo de Umago havas ducent loĝantojn, sed dum la tago plia tricento konverĝas tien por lerni kaj labori. Plejparto faras tion en la unusola dombloko de la urbo, kiu hejmigas ĉiujn instituciojn de la ŝtato, ekde la kapitula saloneto kaj la ĉiutema ministerio ĝis la bazlernejo kun ties brua ludkorto. Duonon de la dombloko tamen okupas la biblioteko Zecer Ham – ĉefa allogilo de la plej eta sendependa ŝtato de la mondo. Ĝiaj surrelaj ŝovbretaroj surtenas milojn da titoloj umaglingvaj, ekde ŝafidfele binditaj kodeksoj ĝis freŝaj jarkolektoj de la ŝtata bulteno.

Fouka zyt! – ekkriis la kuŝanta tradukisto, disiginte siajn lipojn disde la ŝiaj. Temis pri ilia unua nokto kune; reviziado de traduko el dornoplena antikva teksto, eldonota kun ŝia notaro, nature proksimigis ne nur iliajn mensojn. Nun, fone de ŝiaj blondaj bukloj, la frumatena fenestro kadris timigan vidaĵon: la bibliotekajn fenestrojn lekadis longaj fumolangoj.

La pramo liganta la insulon Umago kun la du mejlojn distanca, historie malamika ĉeftero, devis pendoli senĉese ekde la mateno, malgraŭ la dimanĉeco de la tago. La novaĵo pri la incendio ne nur alarmis la ĵurnalistojn, soifajn je ajna evento en la idilie senmova miniŝtato, sed ankaŭ teruris ĉiujn umagajn elmigrintojn, kies duono loĝis ne pli fore ol en la plej proksimaj vilaĝoj de la ĉeftero. Sur la vojo de la haveno al la dombloko, malpli ol kilometron longa, vice serpentis maltrankvilaj umaganoj.

Ekzistas multaj landoj en la mondo kiuj vivtenas sin parte per turismo. Sed kial Umago havu turistojn? Naŭ kvadratkilometroj da plata insulo, klimato ne aparte milda, plaĝo seninteresa kaj nur mil loĝantoj. La turistoj tamen venadis, milo ĉiujare, preskaŭ nur pro unu afero: la umaga lingvo, la plej malgranda ŝtatlingvo de la mondo, krome lingvo kun reguloj preskaŭ senesceptaj sed allasantaj grandan kreivon. Umago iĝis neproklamita ĉampiono de lingva turismo. De unutaga ekskurso tra la historio de ĉi senparenca idiomo, ĝis plurmonata kurso por ĝin pli funde lernadi – eblis elekti, laŭ gradoj, el larĝa gamo. Alkuradis filologoj, aliĝis lingvistoj, staĝadis scivolaj interpretistoj. Laŭ supozo, en la mondo jam pli da neumaganoj kapablis paroli inter si umage ol nombris la tuta insulanaro.

Neniu sciis kio kreis la sparkon, startigis la fajron, malkatenis la incendion. Umago ne havas ajnan ŝtattrezoron krom sia unika libraro, kaj dekono de la ŝtata buĝeto estas uzata ĝuste por ĝin konservi, protekti kaj sekurigi. Nepenseble ke umagano intence damaĝus la librojn, deponejon de la tuta historio, de la lingvo mem de Umago.

(Legu la daŭrigon de la novelo en Beletra Almanako 9, jam havebla che UEA)

Komenti

Enarkivita sub Uncategorized

Komenti