Trevor Steele: Sed nur fragmento

Malgraŭ jama konateco kiel recenzanto kaj kultura aganto, la aŭstraliano Trevor Steele (1940-) alvenis kun kometa subiteco en nian beletron. Tamen, la kometo restis longe nerimarkata, ĉar lia granda (448 paĝoj) kaj grandioza romano Sed nur fragmento, eldonita en Brazilo ĉe Fonto en la jubilea jaro 1987, atingis la (precipe alikontinentan) publikon kun plurjara malfruo. Nu, en nia kutime testud-mova beletra mondo tio ne multe gravas…
Jen resumeto, necese malkompleta, de la intrigo:
En la dua duono de la 19-a jarcento la rusa sciencisto Maklin alvenas Nov-Gvineon por antropologiaj esploroj. Konatiĝo kun la indiĝenoj kaj kun ties vivo ekŝancelas kelkajn liajn certojn pri la supereco de la blankula civilizo. Post forveturo pro malario, Maklin agas en universitato aŭstralia, respektate pro la famo de siaj esploroj. Li enamiĝas al la filino – bela, intelegenta kaj eĉ telepati-kapabla – de la estonta ĉefministro de Kvinslando. Ŝia akcidenta morto komprenigas al Maklin la ekziston de metempsikozo, transmorta migrado de animoj. Maklin kontraŭvole implikiĝas en politikon, kaj – celante protekti siajn nov-gvineajn amikojn kontraŭ eŭropa koloniado – konfrontiĝas kun sia preskaŭ-bopatro. Reveninte al Nov-Gvineo, li trovas ke la germana ekspansiemo ĝin mis-ŝanĝis. Li baldaŭ mortas, murdita de indiĝeno.
Jen temo de antaŭ du jarcentoj, kiu sin apogas sur historiaj faktoj. Efektive vivis la rusa etnologo Mikluĥo-Maklaj, kaj pluraj romaneroj estas ĉerpitaj rekte el lia vivo, ekzemple (laŭ Sten Johansson): “la bruligado de alkoholo por impresi novgvineanojn, la enamiĝo al filino de ĉefministro kaj la rolo de lia germana scienca kolego (romane Schniff, reale Finsch) je la germana anekso de nordorienta Novgvineo en 1884.”
Tamen, ĉio estas vidata per moderna rigardo, kiu kontemplas senantaŭjuĝe la diversecon de kulturoj. Sed nur fragmento meritus aperi en kiu ajn lingvo – kaj tio ne estas malgranda laŭdo en nia literaturo finfine modest-dimensia. Malgraŭ sia nenioma rilato al Esperanto, la libro portas mesaĝon esperantisman: necesas kompreni kaj konservi ĉiujn kulturojn de nia planedo.
Lau pli eksplicita klarigo de Gerrit Berveling: esperantismo “ne estas nura okupiĝo, pri planlingvo nomata Esperanto; ĝi entenas multe pli: i.a. gravegas certa respekto antaŭ alies kulturoj, respekto antaŭ homoj de aliaj rasoj. Maklin estis ruso el la carisma periodo. Li estis edukita kun idealoj kiel ‘nia Eklezio’ (= la rusa ortodoksa), ‘nia Patrio’ (= Ruslando) super ĉio en la mondo, ‘nia Scienco’ (= tiama pozitivismo) super ĉiuj veroserĉadoj de la universo. Kaj la verko konvinke lin portretas tia homo, serioza, sindediĉa, vivanta. Sed – kaj jen ekas la esperantisma temaro: li ekdubas, troviĝante inter la ‘sovaĝuloj’, ĉu vere tiuj estas malpli kulturitaj ol eŭropkulturaj homoj (ekz liaj ambaŭ servistoj, el kiuj unu miksrasa), li pli poste serioze ekdubas pri sia heredita valorsistemo scienca – ĉu ne Shakespeare mem siatempe jam asertis ke ‘estas pli sub la ĉielo, Horacio, ol ni povas klarigi’? Pozitivismo montriĝas ne sufiĉa por klarigi la totalon de l’ realaĵoj okazantaj. Tio lin ege skuas.”
Ni daŭrigu la idean analizon kun Johansson: “Iom post iom dum la legado de Sed nur fragmento oni malkovras, ke ĝia ĉeftemo tamen estas nek scienco nek politiko, sed religio. Pli precize temas pri la serĉado de religio nova aŭ novepoka”, “iom da ŝamanismo, grajno da ekzorcado, kulero da spiritismo, pinĉpreno da palpo-kuracado, taso da renaskiĝado, manpleno da telepatio kaj klarvidado, kaj fine la panteisma sento ke ĉio devas esti ero de unu granda plano.” Same kiel Johansson, mi trovas malpli konvinka tiun faceton de la romano ol la kreadon de turnoriĉa intrigo kaj plurdimensiaj rolantoj. (Cetere, la temo de renaskiĝo kaj ripetaj vivoj hante revenadas en la verkaro de Steele. En la antaŭlasta Kvazaŭ ĉio dependus de mi, la aŭtora insisto pri la realeco de ia postmorta vivo malhavas artisman pravigitecon, aperante tute lastminute, kvazaŭ ŝtupareja postpenso; en la lasta, Flugi kun kakatuoj, ĝi pli bone enkadriĝas en la mondon de aborigena kredaro.)
Laŭ, Poul Thorsen, la “berserka furiozo kaj la aliaj magiaĵoj de l’ indiĝena ĉefo Kodi, simisimila, kredeble allogos precipe brazilanojn, kiuj laŭdire (kaj eĉ laŭkonfirme) ofte travivas same frapajn okultajn misterojn.” Fakte, la aŭtoro persone konfirmis al mi ke li mem atestis en Brazilo scenon kie homo (cetere, esperantisto) subite elmontris supernaturan forton, kvazaŭ posedate de demono.
Inter pluaj virtoj de la romano, substrekindas ĝia sukcesa strukturo (Johansson: “Tro da Esperantaj romanoj jam fiaskis pro netaŭga konstruo aŭ komenciĝis bone sed perdiĝis survoje al misa fino”) kaj ĝiaj stila riĉo kaj humuro. Poul Thorsen: “Svarmas trafaj provoj pri piĝinigo de nia lingvo, kaj spicas la stilon ridige belaĉa slango. Tiu humura subfluo efike kontrastas kun la serioza dokumentado. Elstaras la figuro kaj ĵargono de Santamaria, servisto cinika, viktimo de kurioza filozofiado poltrona, pigre surpuga. Ĉu la tertremo lin masturbigas, aŭ ĉu pro lia masturbo okazas tertremo?”
Oni povas “iomete bedaŭri”, denove kun Johansson, “ke la virinaj portretoj emas esti pli unudimensiaj – ĉu sanktulino, ĉu anserino, ĉu seksa logilo”.
Anekdote: tial ke temas pri unu el niaj dek plej bonaj romanoj, en 1990 mi entreprenis traduki ĝin al la franca, kaj la sama eldonisto (Jean-Pierre Sicre) kiu en la sepdekaj jaroj malakceptis aliulan proponon pri Kazohinio, respondis ke la prov-ĉapitroj impresas lin favore. Tempo mankis por provi kiel impresus la tuto.
En la plej freŝa numero de Esperanto sub la Suda Kruco, la aŭtoro diras pri Sed nur fragmento: “Ĝi estis kvazaŭ resumo de mia vivo ĝis tiu tempo. Kvankam temas pri aventurromano, mi metis en ĝin tre multajn proprajn spertojn kaj pensojn”, eble pli multajn, ol en la aliajn, ĉar tiam li “estis 40-jara kaj do” li “utiligis la travivaĵojn de kvar dekoj de jaroj.” Tiu “utiligo” portis al ni ĉiuj enorman literaturan profiton.
(La Ondo de Esperanto, 2010, №12)

István Ertl

Advertisements

2 komentoj

Enarkivita sub Uncategorized

2 respondoj al “Trevor Steele: Sed nur fragmento

  1. Dankon, sed ech ne temas pri recenzo, nur pri kompilajho…

    amike
    Istvan

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s