Facebook kaj la vera vivo

Provversion de Facebook jam antaŭ kvincent jaroj lanĉis studentoj el la universitato de Wittenberg. Ili elpensis album amicorum, “amiko-listo” en la latina. En tian libron oniaj amikoj, laŭ invito, enskribis skizan penson, poemeton aŭ belan citaĵon. Aŭ desegnis memportreton. Amikeco estis fleksebla koncepto: oni plenigis la libron ne nur per intimuloj, sed ankaŭ per studkunuloj, famaj kleruloj, interesuloj unufoje renkontitaj, kaj amikoj de amikoj. Oni skribis tiam: sic pagina jungit amicos – ĉi tiel paĝo kunigas amikojn. Tia “filoteko”, t.e. biblioteko el amikoj, estis utila ilo por socie retumi, aparte se oni vojaĝis eksterlanden: portebla rekomendo-komisiono.
Dum jarcentoj daŭris la tradicio de album amicorum, kaj ĝi estis, same kiel Facebook, platformo kie kuniĝis amikeco, arto, kreo de membildo, socia kapitalo, studentaj ŝercoj kaj mempripenso. Nur ke ĝi estis papera, kaj tio malgrandigis ĝian influon.

La averaĝa Facebook-uzanto legas la libron unu horon tage, alidire unu labortagon semajne. Sed li ne nur legas; li ankaŭ aktivas kiel sia propra kolumnisto, paparaco, vitrinaranĝisto, aspektigisto, babilprogramestro, artisto, gazetar-informisto, esplora ĵurnalisto kaj televida psikiatro.
Facebook estas loko, diras kelkaj, kie vi perdas tempon pri fatraso kaj faras el viaj amikoj amuzilojn. Ĝi kaŭzas laŭaserte ankaŭ koncentriĝ-perturbojn, soliĝon, mokiĝon, memamon, amaspsikozon kaj rompojn de privateco. Tiu kritiko kompreneblas, sed Facebook estas simple kopio de la vera vivo: troviĝas en ĝi memamantoj kaj rompantoj de privateco, sed ankaŭ artistoj kaj soluloj.
Videblas tie ŝtelistoj spionantaj, samkiel policanoj spurantaj krimulojn. Ekzistas landoj, kiel Irano, kie la retejo estas malpermesita, ĉar la potenculoj pensas ke Facebook igas homojn pli rajt-postulemaj, sed en aliaj landoj homoj memvole forigas sian profilon, pensante fariĝi sklavoj de siaj propraj stat-priskriboj. La diferenco kun la vivo mem estas ke Facebook pli eksplicitas. En ĝi vi sendas oficialan “amikiĝ-peton”, dum pli frue la ligo kun amikoj estis io ne eldirita – sed esence la sama pakto. Tiel Facebook igas ĉiujn dratumojn de nia vivo travideblaj.
CNN publikigis en 2009 en sia retejo liston de “12 plej tedaj Facebook-tipoj”, kiel la tedanto per ĉiuj detaloj de sia tago, la memreklamanto, la obskuremulo, la mania invitanto kaj la kunsent-almozanto (“Barbara malgajas hodiaŭ”). Jen amuza tipologio, tamen ĝi malkovris ion malpli pri la retejo mem ol pri kelkaj homtipoj ĝenaj, kiuj ja ekzistas apud la multaj amuzaj.
Facebook donas enrigardon en la veran vivon. Tial utilas foje preni ĉi tiun libron en la manojn kaj detale ĝin studi.

Traduko el “Unu nekredebla Facebook-vivo en sesdek unu simplaj meditoj“, de Arjen van Veelen

Advertisements

9 komentoj

Enarkivita sub Uncategorized

9 respondoj al “Facebook kaj la vera vivo

  1. Amuze, mi citos en mia blogo. Memkompreneble, mi mencios ankaux vian meriton. 😉

  2. Por mi, Fejsbuko havas alian pli proksiman similaĵon: la granda komercejo. Iuj homoj ŝatas pasigi sian liberan tempon tie; ĝi estas relative sekura, gvatata, kun multaj eblecoj por aĉeti kaj aliaj por amuziĝi. Oni povas rendevui tie kun amikoj, kaj simple promeni kaj babili. Kameraoj kontrolas viajn movojn, sed tio multajn ne ĝenas, ĉar ili ne havas senton ke tio gravas.
    Nu, mi preferas malfermajn publikajn placojn.

  3. interese.

    siaflanke la franca gazeto la mondo petas atestojn pri faciligo de geedza malfideleco per fejsbuko, retpoŝto kaj poŝtelefono. kiom moderna teĥniko faciligas kokradon? demandas gazeto, de kiu oni kutime atendas pli socialajn temojn. abonantoj liveras siajn rakontojn, memoraĵojn, kaj konsilojn, kiuj montras ke teĥniko faciligas la faron sed ankaŭ faciligas la malkovron.

    al abonantoj la gazeto rezervas plusan historiistan prelegon “viro kaj ino ŝajne atingis egalecon en adulto”. se temas pri egaleco de socia juĝo, bone., sed se temas pri egaleco en nombro, statistika rezono ne atendis la helpon de historio.

    • Dankon! Pri malfideleco kaj statistiko, artikolo en la fresha Monato strange matematikas:
      http://www.esperanto.be/fel/publika/010215p.php
      “Laŭ freŝa statistiko, 55 % de la edzoj kaj 45 % de la edzinoj trompis almenaŭ unufoje sian vivkunulon… el kvar geedzaj paroj… nur unu havas tute puran konsciencon.” Mi demandas min, kiel la artikolanto, Roberto Pigro (chu pseudonimo?) konkludis el la unua propozicio al la dua.

      amike
      Istvan Ertl

      • Roberto

        Saluton, mi estas la artikolinto de la menciita artikolo. Se veras, laux tiu statistiko, ke 50% de la edzoj kaj 50% de la edzinoj (proksimume) trompas, tio alivorte signifas ke en 25% de la paroj trompas nur viro, en 25% trompas nur virino, en 25% trompas ambaux kaj en 25% neniu. Do en nur unu el la kvar paroj, la geedzoj havas tute puran konsciencon.
        Pri “Pigro” vi malpravas: tio ne estas pseuxdonimo (mi elektintus pli belan), sed mia vera familinomo. Sxajne vi legas miajn artikolojn gxis la lasta vorto kaj mi tre dankas al vi pro tia zorgemo!
        R.P.

  4. Tamen, chi tiuj estas nur probabloj, ne certecoj. Principe eblus ech tia ekstrema kazo ke chiuj adultaj edzinoj (45%) estus ghuste la poaj edzinoj de la neadultaj edzoj (same 45%), tiel ke chiu geedza paro suferus adolton de unu au de la alia flanko… au chu mi miskomprenas probablokalkulon?
    amike
    Istvan Ertl

  5. Sten Johansson

    István, vi bone komprenas la kalkulon. Eblus ankaŭ, ke ĉiuj adultulinoj havas adultan edzon, kaj ĉiuj maladultuloj maladultan edzinon. Cetere, la kalkulo pretervidas gejajn parojn. La kalkulo de Roberto estus (probable) prava, se oni adultus nur post ludo je kapo kaj vosto. (Hm, la penso je tiu esprimo ekvagas, ĉu ne…)

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s