Buckeye Road

Sziasztok, fiúk! – la du hungaraj vortoj elrulighis kun perfekta prononco, sed lau tembro pli kutima che ludistoj de bluso ol de madjara muziko. La masiva korpo, tenata de tola faldosegho kun dorsapogilo, apenau movighis che ekparolo. Sándor rigardis nekredeme al la dikaj lipoj, la blindula bastono, la blanka stoplobarbo kontrasta al la falta nigra hauto, kaj al la rughaj brikoj de Top Notch Barber Saloon. Li ripetis:
Dobos Delight?
– Igen, Dobos Delight
– ripetis ankau la blindulo, sed lian igen oni povus nun mispreni por again. – Just next door – li daurigis angle. – Mi celas: estis en la najbara domo.
Sándor Fekete jam suspektis tion, kiam li jhus ekzamenis la malplenajn montrofenestrojn de la apuda lokalo. Ne pli ol tri metrojn largha che la stratfronto, la vendejo diveneble profundis sesoble pli malantauen. Surprizis lin ke la vitron ne anstatauis krucplakajho, kiel oni vidas che tiom da fiaskintaj komercejoj de Little Hungary. Kvazau nur hierau oni evakuis la bakejon – ech restis sur la prezentilo antikva pesilo kaj klasika kasmashino.
– Dobby estis bona ulo – kapklinis la sidanta nigrulo. Sándor eksentis sin rolanto de iu lant-flua road movie, en kiu la spektanto nun shanghus epokon, kaj vidus, retrofulme antau la okuloj, la orajn tempojn de Buckeye Road. Tiujn tempojn antau cent, antau ech kvindek jaroj, kiam chi tie floris Eta Hungario. Tiam Klevlando havis la famon esti, post Budapeshto, la dua plej granda hungara urbo tutmonde. Kia Bruklino por judoj kaj Bostono por irlandanoj, tia Klevlando por hungaroj.
– Vi konis do la posedanton Dobby – instigis Sándor, kvankam li perceptis senpaciencon en sia misparkita lu-auto. La du filoj kaj la edzino certe ghuis la usonan vojaghon delonge planitan, sed ne entuziasmis pri detalaj esploremoj de la familiestro, des malpli en dubaj kvartaloj foraj de turisma chefintereso.
– Posedanto li ne estis, kaj envere ankau ne nomighis Dobby. Sed estis li kiu tenis la lokon viva en la lastaj jaroj.
– Do, lia vera nomo estis…
– Tion neniu sciis, au neniu diris. Nu: Dobby, simple pro Dobos Delight, klare. Sed homo, se vi volas audi pli, pagu al mi bieron. Angule de la 125a strato vi trovos. Estas je du pashoj.
Sándor kelkvorte avertis la edzinon, kaj ekpiedis lau Buckeye Road, al la 125a strato. Sinsekvis Kapelo de Paco, Funebrejo Banton-Thorne, la Origina Apostola Kunvenejo de Pekliberigo: chio kio ne bankrotis chi-kvartale, shajnis rilati al bezonoj pli spiritaj ol korpaj. Bieron li tamen trovis fine, che bakejo-vendejo, chiufunkcia kaj tutdiurna. Jen diferenco, li pensis: tro speciala, Dobos Delight funkciis en siaj finaj jaroj jam nur kiel distanca liverejo, lau lia hieraua konsulto de dobosdelight.com, retloko ne forvishita. Forvishitaj tamen estis multaj el ghiaj klientoj, tiuj el la elmigraj ondoj de 56 kaj pli frue. “Krom niaj famaj Strudeloj (vidu apartan liston), ni liveras ankau – Nuksajn Rulajhojn – Papavajn Rulajhojn – Kremfromaghajn Kukojn – Rusajn Te-Biskvitojn – Acidkremajn Kukojn”, reklamis plu la reto, majuskla vocho por minuskla publiko.
Kiam li revenis kun sesopo da Budweiser-dosoj en la manoj, li miris trovi la oldulon ne nur staranta, sed frontanta ghuste la vakan vitrinon de la eks-kukejo.
– Chiam la sama Bud… diabla piso – li grumblis, sed rapide elshovis manon por kapti etenditan doson. – Mi estas Chuck – li gruntis post longa gluto, kaj nun li etendis manon.
– Sándor.
– Sanyi, he? – ridetis mult-scie la oldulo. – Mi konis multajn Sanyi chi tie. Kaj multajn Laci, kaj Pista, kaj Feri. Unu Feri estis kun mi en Koreujo. Baszd meg anyád, Chuck, li chiam diris al mi. Ne revenis.
– Do, estis ia hungara kvartalo chi tie…
– Ia? Kvartalo? Hungario mem estis chi tie, homo. En kvindek ses Pista diris al mi: Chuck, vi scias kio estas pafilo, vi venos kun mi al Debrecen por bruligi la pugojn de la rusachoj. Kiam ili vidos vian nigran faukon, ili ektimos kaj forkuros. Char lia patro estis el Debrecen, la patro de Pista. Li jam naskighis chi tie, en Honeydale Avenue. Sed tiam… Mindenki magyarul beszélt itt. Ankau mi, por labori en la ateliero Takács. Kaj por paroli al la knabinoj. Sed tiuj tamen preferis siajn hungarajn knabojn, certe ne negron. Kaj nun mi jam amase forgesis… Neniu kun kiu paroli ghin.
– Sed kien iris la hungaroj?
Sándor sciis la respondon, sed ne povis ne demandi.
– Kien ili iris? Al la tombejo, certe. Kaj iliaj infanoj ighis usonanoj. Iris loghi en la antauurboj.

Jen komenco de rakonto, vere nur komenco. Mi ech ne chapelumis la literojn, kaj ne aldonis planatajn piednotojn. Chu mi daurigu la rakonton? Chiaj komentoj bonvenas, chu komente chu private.

Advertisements

5 komentoj

Enarkivita sub Uncategorized

5 respondoj al “Buckeye Road

  1. Valentin Melnikov

    Nu, se vi komencis – do daŭrigu…

  2. Francisco Javier Moleón

    Permesu ke, per saĝo de sentencoj,
    mi helpu:

    “Kiu diris ‘a’, diru ankaŭ ‘b’.”
    “Kiu levis la piedon, devas ekpaŝi.”
    “Se vi prenis la violonon, prenu ankau la arĉon.”

    Al kio vi sendube reagos:

    “Tre bele la sentenco ja sonoras
    por tiu, kies koron ĝi ne boras.”

  3. Jees! Daŭrigu! Mi volas scii, kio okazos! Estis tiom legologe ke mi eĉ ne rimarkis la mankon de ĉapeloj…

    Tamen, kial vi ne rekte tajpas ĉapele? Ni ne vivas en la malhela 20-a jarcento, ja.

  4. Jens S. Larsen

    Bonega komenco. Glute legota se la nivelo estas tenebla, kiel ajn longa ĝi estos. Ne enmetu tro da netradukitaj Hungaraĵoj, tamen.

  5. Dankon pro la instigoj! Mi daurigos. La hungaraĵoj estas tradukotaj piednote.
    Kial mi ne rekte tajpas ĉapele? Simple, char mankas chapeloj sur mia klavaro. Kiam mi bezonas chapelojn, mi uzas http://typeit.org, sed chi-foje mi ne paciencis fari tion. Mi scias ke ekzistas chiaj aliaj solvoj, sed mi dinosaure malaplikas ilin.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s