Vi(d)vokroniko

 

Mia edzino, Fabienne Berthelot, mortis la 27an de januaro 2018, sabate, je la kvina horo kaj tridek kvin minutoj matene.

/Muziko Leonard Cohen/

Vi aŭdis parton el la kanto “So long, Marianne” de Leonard Cohen: kanto kiu estos, eble, senmorta. Senmorta nepre pli ol Marianne kaj Leonard, mortemuloj jam mortaj. La kanto pri ilia amo ekzistas, ili ne plu ekzistas; ĉu ilia amo plu ekzistas? Ĉu mia amo al Fabienne, amo kiun mi plu forte sentas, ne plu ekzistas, ĉar ĝia objekto malaperis? Sendube nia amo produktis aferojn transdaŭrontajn. Sed kie ĝi mem estas? nun? en mia koro? sencela, senobjekta, sensenca?

 

Mia edzino, Fabienne Berthelot, mortis la 27an de januaro 2018, sabate, je la kvina horo kaj tridek kvin minutoj matene.

Ĝis la 6.25 ni ŝtelis tempon por ŝi (kun mia filo ni ne tuj anoncis ŝian morton). 7.00: mi telefonis hejmen, respondis ŝia registrita voĉo, tion ĝis nun mi ne modifis. Ĝis 7.25 matenmanĝo kun mia filo en bakejo. Ĝis 12.30 ni ĉiuj restas kun Fabienne. Ĝis 13.30 ni ĉiuj kun psikologo, dume Fabienne estis forportata. Mia bofrato iris al instanco por anonci la forpason. 16.30–17.30 Vizito al funebra entrepreno. Vespere: familiaj videofilmoj.

 

12 feb.

Kiam Fabienne lastfoje iris al nia supra etaĝo? Meze de decembro ŝi estis ankoraŭ sufiĉe forta. Kaj kiam al la kelo? Kaj kiun libron ŝi laste legis? Ĉu La strato de Tanja de Kalle Kniivilä? Nu, certe ĝis la paĝo 32, kiel atestas faldita oreleto. Kiam ŝi laste dormis en sia lito? Nu, tion mi precize scias…

Nia domo aperas al mi nuntempe kiel ia praarbaro, kie mi konas certajn padojn, sed la ceterajn partojn nur iom post iom mi malkovras, pro ia urĝo, kiel necesa riparo, aŭ simple pro la bezono ŝanĝi littukojn. Antaŭe mi ĉiam havis ĉiĉeronon en la ĝangalo, aŭ forstiston en la arbaro, aŭ –

Sed nun – nun mi staras perdita.

 

 

31 jan. merkrede, 1.00–3.00, 7.00–7.25 verkado de funebra parolado. 10.30–11.30 ceremonio en tombejo. 12.00–15.30 restoracio kun ĉeestintoj.

 

 

22 feb.

Unu flanko de la banĉambra breto ankoraŭ surhavas senŝanĝe ŝiajn objektojn, precipe por ŝminki sin, aldoni la ne plu ekzistantajn brovojn. Sed iom post iom mi jam translokos, ĵetos objektojn – eble jam faris –, kaj venos la tago, kiam nenio, preskaŭ nenio, estos plu tia kia ŝi lasis.

Kiam mi ordigas aferojn en la banĉambro, mi pensas pri la tirkestoj en mia poemo.

 

/Kutim’ vi estas…/

 

Kutim’ vi estas jam, kiel aer’,

rigardo mia vidas ĉie vin,

en ŝrankofundo, en tirkestoj miaj,

en propra cerb’, kaj mi vin ne rimarkas.

 

Sed lastvespere, kiam vi envenis

la ĉambron kaj

subite mi denove konsciiĝis

pri vi apuda, mi vin – sen aŭskulti –

rigardis mire. La okulojn

fermis. Kaj silente ripetadis:

„Kutim’ ŝi estas jam, kiel aer’.

Ŝi estas tiu kiu min spirigas.”

1 feb. ĵaŭde: stirado preskaŭ tuttage al ŝia vilaĝo.

3 feb. sabate: ceremonio en la vilaĝa preĝejo, poste akcepto en la municipa salono (preĝejo, salono: samaj lokoj kiel por nia geedziĝo 24 jarojn pli frue).

 

23 feb.

Mi neniam scios ĉu kaj kiam Fabienne definitive akceptis la ideon morti.

Ne estas same timi morton kaj timi mortadon. Mi kredas ke ŝi jam en 2013 venkis la timon morti – atestas pri tio teksto kun ŝi verkis. Sed mortadon – sufokiĝon – ŝi ja timis. Kia bonŝanco ke ni nepre povis fidi nian d-rinon, ke eblis ricevi tiun ĉi plej lastan, plej gravan garantion – kaj, efektive, Fabienne forpasis tiel ke ŝia spirado restis kvieta, nur ĉiam pli malofta.

 

24 marto sabate (estus ŝia 53a naskiĝtago): memorfesto en Luksemburgo, en eksa kapelo de la abatejo Neumünster.

 

25 marto

Ŝi fidis homojn kaj, precipe, volis eviti ĝeni ilin. Eble tial ŝia diagnozo estis malfrua: ŝi tute anticipe iris konsulti fakulon pri siaj mamdoloroj, sed ŝi kredis ties misdiagnozon sen serĉi duan opinion… kaj apenaŭ parolis al mi pri ĉio ĉi… ĉu por ne ĝeni min dum mi funebris mian patron?

 

13 apr. vendrede: repreno de la cindroj el la krematoria gardejo. La tagon poste: eksterleĝa dispartigo de la cindroj.

20 apr. vendrede: 10.00 lokado de parto de la cindroj en la tombejo de ŝia vilaĝo.

 

8 majo

En ŝia agendo el 1989, kiun neniam antaŭe mi vidis, mia nomo aperas dufoje. Krome, ĉe iu semajnfino ŝi notis: „anonima voko”. Mi neniam povos ŝin demandi pri tiu mistera voko. Pli frue tio multe malpli interesus min. Pli frue ni havis kune la nuntempon, kaj la estontecon – nun al mi restas nur la estinteco en kiu fosi.

 

Ĉiu el ni sentas nian funebron unika, kaj tamen ĉiuj funebroj similas.

 

Homoj volas scii kiel mi elturniĝas kaj ĉu ili povas helpi, bla bla. Estas pli bona la reago de kolegino M.: ŝi donas al mi duonon de sia kuko, babilas kun mi dek minutojn, kaj deklaras ke viroj pli facile superas emocie ĉi tian periodon ol virinoj.

 

 

18 majo vendrede: 18.00 funebra meso en la Budapeŝta kvartalo Újpest, poste hejma akcepto ĉe mia kuzino. Sabate, 15.00 inaŭguro de memorplato kun ŝia nomo sur mia familia tombo en Pesterzsébet. 16.00–24.00 Memora ĝardenfesto ĉe amiko Sz. Dimanĉe 18.10 ni ŝutas ĉ. 50 gramojn da cindro en Danubon, el publiktransporta ŝipeto, iom sude de la ponto Erzsébet, pli-malpli tie kie Fabienne, en decembro 1990, unuafoje vidis Danubon, kun mi, tuj post sia trajna alveno Budapeŝten.

 

24 junio

Ekde hodiaŭ ŝi ĉiam estos pli juna ol mi.

Mia rigardo karesas ŝiajn somerajn vestaĵojn en ŝranko: sed mankas el ili la korpo. En la salono, iom de la korpo cindre ĉeestas. Makabra ideo, malebla puzlo.

***

Antaŭe, la eventoj ekzistis aŭ por ke ni vivu ilin kune, aŭ por ke mi poste rakontu ilin al ŝi.

 

9 aŭg.

Ĉi-vespere la ploremo atakis min kiam en la supra banĉambro mi memoris la jarŝanĝon 2010/11: ni duope staris ĉe la fenestro ĉi tie, brakojn ĉirkaŭ la talioj, rigardante la artfajraĵetojn surstrate, eble iom tristaj pro la foresto de niaj skiferiantaj infanoj, sed ankoraŭ sensciaj pri la diagnozo kiu venis 13 tagojn poste. Rerigardante el la nuno, nia duopo staris forta kaj kuna, preta al komunaj elprovoj.

 

8 sep.

Ĉu mi iam povos kunvivi kun iu alia? Tio longe ŝajnis al mi tabua demando – sed nun mi povas foje imagi, kaj dolĉ-amare memoras kion ŝi foje diris: ke se mi mortus la unua, estus problemo por ŝi, sed inverse ne, ĉar mi rapide trovus junan blondulinon el Orienta Eŭropo kun bluaj okuloj.

 

28 sep.

Mia filino revenis hejmen por la semajnfino. Mi alvenas el la laborejo jam en mallumo. Ekvidi ŝin en la kuirejo, ĉe la forno, ĝojigas min: jen mia filino hejme. Sed subite ŝiaj vizaĝo kaj haroj, eĉ la teniĝo kaj okupo, elvokas bildon de Fabienne, kiun mi povis tiom da fojoj vidi tra la fenestro ĉe vespera hejmreveno.

 

29 sep.

Sonĝo kun Fabienne. Kiso, kaj vere fizika ĉeesto ŝia. La kison ŝi devis doni al mi iel ludeme. Sur nia lito mi sidis kaj ŝi genuis, alproksimiĝante por doni kison. Ĉeestis iuj aliaj, sed ne gravis. Mi kredas ke la kiso fine ne okazis, ĉar mi vekiĝis antaŭe, sed ĝi estis okazonta, kaj mi sentis min feliĉa.

 

La perdo de digno kiel preskaŭ lasta konsidero de mortantoj: la paradokso ke tia banalaĵo kiel iri al necesejo povas iĝi unu el la plej gravaj zorgoj de niaj lastaj tagoj. La ĝeno kiun mi spertis purigante la pudendon de mia patrino ĉe ŝia vivofino; la ĝojo konstati, ĉe mia patro, ke li sukcesis feki: mi vidis en tio garantion, falsan, de lia pluvivo.

 

11 nov.

Kun kolegino A. en kinejo, por spekti la amfilmon Zimna Wojna. Poste: ni staras kaj babilas tutan horon en kafejo. La unua fojo en mia nuna vivo ke mi “eliras” vespere kun virino.

 

Antaŭ ol endormiĝi, mi turniĝante serĉas optimuman pozicion en la lito, kiam mi „aŭdas” kion ŝi kutimis tiam diri: tu t’arrêtes de jigoter? „ĉu vi do ĉesos ĵetiĝadi”? Eĉ kun ŝia frazmelodio. Mi laŭte ridas, kaj mia rido apenaŭ transformiĝas al ploro.

 

1 dec.

Mi mendas la surskribon por ŝia luksemburga tombo.

Merkrede mi iras al kinejo, ĵaŭde al teatro, kun kolegino A. Ambaŭ fojojn ni babilas poste horon, koncentritaj unu al la alia. En tridek jaroj mi perdis, se mi iam havis, la kutimon aŭ la kapablon facile duopi kun virinoj. Kaj ĉi tio nun efikas al mia koro kiel duŝo varma kaj frida.

 

22 dec.

Trans la fenestro fortege ekbrilas, post kaj eble eĉ meze de pluvo, probable la sola sunbrilo de la tago. Super la vilaĝo kirliĝas griza nubaro. Sed brilas la tegmento de nia antaŭa domo malsupre, kaj brilas ĉe ŝia (estonta) tombejo. Vidi samtempe pasintecon kaj (tombejan) estontecon el la sekura domo de la nuno.

 

Antaŭ jaro ni ekveturis Kristnasken, post tago ni faros same. Kun diferenco je unu homo.

 

7 jan.

Atingaĵo de nia amo estas ke ni realigis reciprokan harmonion: agnoskis ke la alia ne tute konformas al nia ideala bildo kaj akceptis la alian tia; sed samtempe ni sukcesis milde modifadi unu la alian direkte al tiu idealo.

 

12 jan.

En la tradukista festo, koleginoj promesas sendi al mi „facilajn receptojn”. Alian fojon mi subite iĝas tria diskutanto pri ideala disdivido en la lavmaŝino laŭ koloro kaj lavodaŭro.

 

24 jan.

Enŝtrumpetigi cindrojn – kia stranga vortkunmeto! Sed jen kion mi faris hieraŭ vespere, prepare al la enterigo morgaŭ. De semajnoj klaris la ideo ke mi devos uzi vestaĵon por kaŝi la cindrojn. Sed nun mi konkrete elektu. Bone, jen ruĝa kardigano. Sed kio en ĝia poŝo konkrete enhavu la cindrojn? Ja ne eblas simple enŝuti ilin tien… tial mi elektis… ŝtrumpetojn, unu el tiuj paroj, da kiaj ŝi havis eble dekon.

Mi unue trinkis du glasojn da vino. Kiel precize transŝuti cindrojn, komplete transigi ilin el metala, cilindra urno en tekstilaĵon, sen ke cindrero perdiĝu? Cindro el cilindro. Per normala supkulero mi povis zorge transmeti, en kvin minutoj, 95%, sed la resto bezonis dudek minutojn, malfacilajn fizike kaj emocie. Cindro ja fiksiĝas sub la buŝrando de la urno… Mi prenis falditan paperon (dankleteron de la Kancerfondaĵo!) kaj fluigis la restantan cindron sur ĝin, poste uzis la paperon kiel glitilon en la ŝtrumpeton… sed persistis la problemo de subrandaj eroj. Mi metis la paperon sur la tablon, starigis sur ĝin la cilindron buŝ-suben, kaj donis fortan baton sur la fundon de ĉi tiu… eliĝis eroj, ĉiam malpli da, ĉiam malpli grandaj… necesis refari eble kvinfoje… la eroj iĝis infinitezimaj sed videblaj… last-rimede mi ĉirkaŭpasigis la fingrojn en la interno de la cilindro, kaj poste alviŝis la grizaĵon disde miaj fingroj sur la ŝtrumpeton… ankaŭ tion kvinfoje… kaj, lastlaste, mi purlekis la fingrojn.

Ŝi amuziĝus pri ĉi tiu farmaniero!

Mi grandigis foton ŝian sur la komputila ekrano, kaj per rigardo karesis ŝiajn frunton, orelojn, mentonon, buŝon, fingrojn… pensis pri la cindreroj kiujn mi adiaŭas kaj kiuj eble respondas al tiuj korperoj… Ĉiuj detaloj de ŝiaj fingroj, kie ili estas?

 

2019

25 jan. vendrede: 11.00 inaŭguro de ŝia luksemburga tombo.

La postan matenon kolegino A. mesaĝas: „kiel vi fartas?”.

 

30 jan.

Antaŭ teatraĵo ni iras rapide manĝi picon kun A. Ŝi petas rakonti la semajnfinon post la enterigo. Mi diras pri la vulpo transkurinta la ŝoseon noktomeze. Ŝi: „eble la animo de via edzino”. Poste pri miaj infanoj; mi mencias ke mia filo scias ke „mi eliras kun virino”. Ŝi: „mi volus kapti la okazon diri al vi ion. Estu klare ke nia rilato estas nur amika kaj daŭru tia.” Bone. Ŝi estas mia unua vere nova amiko ekde la morto de Fabienne.

La teatraĵo titoliĝis Mia koro estos rompita kaj manĝita.

 

18 feb.

Revidi amikinon S. post tiom da jaroj. Ni babilas du horojn. Ŝiaj jaroj nun pli vidiĝas, la “slavaj” vangostoj ne sufiĉe protektis ŝian vizaĝon; mi tamen konstatas ree ke ŝi, precipe ŝiaj rido kaj rideto, estas belegaj, kaj ke en paralela mondo mi denove enamiĝus al ŝi.

 

23 feb.

R. pri sia edzino I., mensmalsana: “Bedaŭrinde, de kelka tempo mi ne plu komprenas kion ŝi volas diri al mi. Ofte mi fine demandas ŝin: ‘Eble vi volis diri ke vi amas min?’ Kaj ŝi respondas: jes.”

Mi ne respondis al la lasta “mi amas vin” de Fabienne. Dum la unua el niaj tri lastaj noktoj, en la hospitalo, mi masaĝis kaj karesis ŝin dum horoj, malgraŭ ĉiaj tuboj ĉe ŝia korpo. Kiam ŝi diris „mi ĝuas” kaj poste „mi amas vin”, mi ne tuj komprenis ŝin kaj ne reciprokis vorte. Kial? Eble ĉar karesadi plu estis mia respondo?

Ĉu pli malbonas perdi edzinon kiel mi perdis ŝin, aŭ perdadi edzinon kiel R. perdadas I.?

 

***

Preskaŭ noktomeze en la kuirejo D. preparas makaroniojn por si. Mi rigardas lin, kaj subite sentas la nunecon de la momento: ni ambaŭ ĉeestas, vivas, sanas. Tiajn nunojn oni traktas evidentaĵo – sed devus pli aprezi ilin.

 

24 apr.

Post la koncerto, stranga vesperlumo farbas mian aŭton sangonigra. De la trotuaro A. zorge levas helikojn, por ke ni ne surtretu.

 

30 apr.

Mi vizitas orient-eŭropan urbon. Mi revidas elementojn de konata vizaĝo ĉe plej diversaj virinoj.

Sed ankaŭ la tre virina figuro de B., kun kiu mi konatiĝas, estas fascina, kaj fizike ĉeesta.

 

Gesto de amikino A.: per ambaŭ manoj leĝere skuetas la hararon, poste klinas la kapon kaj blovas supren en la harojn.

Kiom da gestoj de Fabienne restis sen observo mia, kaj nun eterne sen priskribo? Kiom da ĉies niaj gestoj, da nia individueco perdiĝas por ĉiam? Kaj ĉu gravas?

 

22 majo

Jam tri semajnojn daŭras niaj mesaĝoj kun B. Nun ni pasigas tri horojn kune. Kiam mi parolas pri miaj infanoj, ŝi metas siajn manojn sur la miajn, kvazaŭ por doni forton. Ekstere ŝi proponas sian pluvombrelon, kaj tute nature alkroĉiĝas al mia brako. Jam io tiel simpla estas forta sento por mi. Tamen iam ŝi devas foriri. Mi postrigardas – ĉu iam revidos – ŝin, ĝuste kiam mi komencis pli bone ŝin ekkoni.

 

26 majo

Morgaŭ 16 monatojn post la morto de Fabienne. Hieraŭ, plia paŝo en la „evakua projekto”: forigi el la dormoĉambro la skatolojn da fotoj kaj korespondo kiuj restis tie jam 14 monatojn, de kiam ni selektadis bildojn por la ceremonio en marto 2018.

Poste ankaŭ la vestaĵojn de sur la lito mi forigis. Netuŝitaj restis ŝalo kaj kovrileto sur la kapkuseno apud mi.

 

Longa ĉeno de mesaĝoj kun B., ŝi skribas al mi „Nur unu fojon pli frue mi renkontis iun kun kiu eblis paroli horojn kaj senti sin tute nature. Kaj tiun mi edzigis. (…) Mi ne povis imagi renkonti iun kiel li. Kaj tamen okazis (…) Mi rimarkas ke vi komencas manki al mi.”

 

4 junio

Mi partoprenas en provokurso pri jogo. Jogo: plia afero kiun antaŭe mi ne konsiderus fari.

 

5 junio

B. enamiĝis al mi, kaj mi ne kuraĝis kompreni tion.

Ŝi emas ekscii ĉion ajn pri mi, kaj mi pri ŝi. Sed ŝi finas jene: “Mi sentas min allogata al vi, volas koni vin… sed ne volas malŝpari vian tempon. Vi devus serĉi virinon kiu estu via partnero.”. Mi: „Amo estas neantaŭvidebla, kaj ĝi povas meti nin en situaciojn kie ni ne volas esti. Sed amon oni ne facile forpelas nur ĉar ĝi estas malpraktika. Iam ni devus ree renkontiĝi.”

 

20 junio

Antaŭ la korpa konatiĝo kun B., miaj mesaĝoj estis… emocie agrabla tiklaĵo. Sed nun ili estas vera ŝtormo por mia koro. Antaŭe mia logiko estis: ni provu, estas nenio por perdi. Sed ĉu nun, nun estas nenio plu por gajni? Tiam mi ĉion perdus. Kaj ŝi skribis hodiaŭ ke ŝi ne povus trompi la edzon “kun taga reguleco”.

 

18 julio

Hodiaŭ, B. petis ĉesigi nian komunikadon. Antaŭ semajnoj mi skribis al ŝi: ni pasigis kune nur kvardek horojn, mi tamen povus verki detalan kronikon pri ĉiu horo. Sed kiun nun interesus tiu kroniko?

„Kiam ŝi ŝercis vespere ke ŝi eliros urben sen kalsoneto, kaj la homoj ne scios… Kiam niaj korpoj trovis unu la alian, ĉirkaŭ la oka vespere (lumis ekstere), stare inter la lito kaj la pordo al la vestiblo. Kiam ŝi iniciatis la kison, de ĉiam okazontan… mi baldaŭ faligis la ŝelketojn de ŝia robo, tiel ke la mamoj rapide liberiĝis, mi konatiĝis kun ili, mezgrande fieraj, mirinde firmaj! Mi kisegis ilin, ekiris ŝia plezuro… baldaŭ la tuta robo estis for… ŝi iris al duŝo… revenis… mi tuŝis la pudendon kaj pugon, ĉio invitis… kaj jam salivo briligis ŝiajn perlajn dentojn en la anhele malfermita buŝo.”

Kaj poste surstrate ŝi lip-atake interrompis frazon mian por transporti min en unu plian voran kison.

 

20 julio

Laŭ mia psikologo mi ne hezitu uzi la vorton funebro ankaŭ pri nova amrilato.

 

Mi rigardas foton el 2014. Rigardi la manojn de Fabienne revenigas la senton tuŝi ilin. Mi povas pensi pri ŝia korpo kaj vojaĝi tra ĝi. Sed kun mankoj, breĉoj de la memoro. Kaj nenio garantias ke la memoroj kongruas kun la realo – malgraŭ ke mi tiom ofte rigardis ŝian korpon, kiun ajn angulon de ĝi, ne (nur) erotike sed kun emocio. Komence de nia rilato ŝi eĉ miris pri tio: “Mi ne estas la oka miraklo de la mondo!”

Post dudek ses jaroj da kunvivo kaj dek naŭ monatoj sen ŝi, tiu miraklo fariĝis miraĝo. Cindro kaj polvo.

 

La kataluna poeto Miquel Martí i Pol suferis perdi sian edzinon en alta aĝo. Li verkis jenan poemon:

 

Senvorte

 

El mia solo aspra mi vin pensas.

Neniam plu vi vidos la foliojn

de l’poploj kiujn kune ni rigardis

de nia sojlo doma.

Tiom multe

perdiĝis kun vi ke apenaŭ restas

la spaco de mi mem por vin memori.

Sed la potenca vivo ja eksplodas

eĉ en medio tiel ĉi malvasta.

Ne plu vi estas, kaj la poploj verdas;

kolor’ krianta vivon kaj esperon,

kaj vivas mi, vivanta povas pensi

vin, kun mi vin kreskigi, ĝis silento

englutos min, glutinta vin por ĉiam.

Komenti

Enarkivita sub Uncategorized

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Log Out /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Log Out /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Log Out /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Log Out /  Ŝanĝi )

Connecting to %s