Trevor Steele: Sed nur fragmento

Malgraŭ jama konateco kiel recenzanto kaj kultura aganto, la aŭstraliano Trevor Steele (1940-) alvenis kun kometa subiteco en nian beletron. Tamen, la kometo restis longe nerimarkata, ĉar lia granda (448 paĝoj) kaj grandioza romano Sed nur fragmento, eldonita en Brazilo ĉe Fonto en la jubilea jaro 1987, atingis la (precipe alikontinentan) publikon kun plurjara malfruo. Nu, en nia kutime testud-mova beletra mondo tio ne multe gravas…
Jen resumeto, necese malkompleta, de la intrigo:
En la dua duono de la 19-a jarcento la rusa sciencisto Maklin alvenas Nov-Gvineon por antropologiaj esploroj. Konatiĝo kun la indiĝenoj kaj kun ties vivo ekŝancelas kelkajn liajn certojn pri la supereco de la blankula civilizo. Post forveturo pro malario, Maklin agas en universitato aŭstralia, respektate pro la famo de siaj esploroj. Li enamiĝas al la filino – bela, intelegenta kaj eĉ telepati-kapabla – de la estonta ĉefministro de Kvinslando. Ŝia akcidenta morto komprenigas al Maklin la ekziston de metempsikozo, transmorta migrado de animoj. Maklin kontraŭvole implikiĝas en politikon, kaj – celante protekti siajn nov-gvineajn amikojn kontraŭ eŭropa koloniado – konfrontiĝas kun sia preskaŭ-bopatro. Reveninte al Nov-Gvineo, li trovas ke la germana ekspansiemo ĝin mis-ŝanĝis. Li baldaŭ mortas, murdita de indiĝeno.
Jen temo de antaŭ du jarcentoj, kiu sin apogas sur historiaj faktoj. Efektive vivis la rusa etnologo Mikluĥo-Maklaj, kaj pluraj romaneroj estas ĉerpitaj rekte el lia vivo, ekzemple (laŭ Sten Johansson): “la bruligado de alkoholo por impresi novgvineanojn, la enamiĝo al filino de ĉefministro kaj la rolo de lia germana scienca kolego (romane Schniff, reale Finsch) je la germana anekso de nordorienta Novgvineo en 1884.”
Tamen, ĉio estas vidata per moderna rigardo, kiu kontemplas senantaŭjuĝe la diversecon de kulturoj. Sed nur fragmento meritus aperi en kiu ajn lingvo – kaj tio ne estas malgranda laŭdo en nia literaturo finfine modest-dimensia. Malgraŭ sia nenioma rilato al Esperanto, la libro portas mesaĝon esperantisman: necesas kompreni kaj konservi ĉiujn kulturojn de nia planedo.
Lau pli eksplicita klarigo de Gerrit Berveling: esperantismo “ne estas nura okupiĝo, pri planlingvo nomata Esperanto; ĝi entenas multe pli: i.a. gravegas certa respekto antaŭ alies kulturoj, respekto antaŭ homoj de aliaj rasoj. Maklin estis ruso el la carisma periodo. Li estis edukita kun idealoj kiel ‘nia Eklezio’ (= la rusa ortodoksa), ‘nia Patrio’ (= Ruslando) super ĉio en la mondo, ‘nia Scienco’ (= tiama pozitivismo) super ĉiuj veroserĉadoj de la universo. Kaj la verko konvinke lin portretas tia homo, serioza, sindediĉa, vivanta. Sed – kaj jen ekas la esperantisma temaro: li ekdubas, troviĝante inter la ‘sovaĝuloj’, ĉu vere tiuj estas malpli kulturitaj ol eŭropkulturaj homoj (ekz liaj ambaŭ servistoj, el kiuj unu miksrasa), li pli poste serioze ekdubas pri sia heredita valorsistemo scienca – ĉu ne Shakespeare mem siatempe jam asertis ke ‘estas pli sub la ĉielo, Horacio, ol ni povas klarigi’? Pozitivismo montriĝas ne sufiĉa por klarigi la totalon de l’ realaĵoj okazantaj. Tio lin ege skuas.”
Ni daŭrigu la idean analizon kun Johansson: “Iom post iom dum la legado de Sed nur fragmento oni malkovras, ke ĝia ĉeftemo tamen estas nek scienco nek politiko, sed religio. Pli precize temas pri la serĉado de religio nova aŭ novepoka”, “iom da ŝamanismo, grajno da ekzorcado, kulero da spiritismo, pinĉpreno da palpo-kuracado, taso da renaskiĝado, manpleno da telepatio kaj klarvidado, kaj fine la panteisma sento ke ĉio devas esti ero de unu granda plano.” Same kiel Johansson, mi trovas malpli konvinka tiun faceton de la romano ol la kreadon de turnoriĉa intrigo kaj plurdimensiaj rolantoj. (Cetere, la temo de renaskiĝo kaj ripetaj vivoj hante revenadas en la verkaro de Steele. En la antaŭlasta Kvazaŭ ĉio dependus de mi, la aŭtora insisto pri la realeco de ia postmorta vivo malhavas artisman pravigitecon, aperante tute lastminute, kvazaŭ ŝtupareja postpenso; en la lasta, Flugi kun kakatuoj, ĝi pli bone enkadriĝas en la mondon de aborigena kredaro.)
Laŭ, Poul Thorsen, la “berserka furiozo kaj la aliaj magiaĵoj de l’ indiĝena ĉefo Kodi, simisimila, kredeble allogos precipe brazilanojn, kiuj laŭdire (kaj eĉ laŭkonfirme) ofte travivas same frapajn okultajn misterojn.” Fakte, la aŭtoro persone konfirmis al mi ke li mem atestis en Brazilo scenon kie homo (cetere, esperantisto) subite elmontris supernaturan forton, kvazaŭ posedate de demono.
Inter pluaj virtoj de la romano, substrekindas ĝia sukcesa strukturo (Johansson: “Tro da Esperantaj romanoj jam fiaskis pro netaŭga konstruo aŭ komenciĝis bone sed perdiĝis survoje al misa fino”) kaj ĝiaj stila riĉo kaj humuro. Poul Thorsen: “Svarmas trafaj provoj pri piĝinigo de nia lingvo, kaj spicas la stilon ridige belaĉa slango. Tiu humura subfluo efike kontrastas kun la serioza dokumentado. Elstaras la figuro kaj ĵargono de Santamaria, servisto cinika, viktimo de kurioza filozofiado poltrona, pigre surpuga. Ĉu la tertremo lin masturbigas, aŭ ĉu pro lia masturbo okazas tertremo?”
Oni povas “iomete bedaŭri”, denove kun Johansson, “ke la virinaj portretoj emas esti pli unudimensiaj – ĉu sanktulino, ĉu anserino, ĉu seksa logilo”.
Anekdote: tial ke temas pri unu el niaj dek plej bonaj romanoj, en 1990 mi entreprenis traduki ĝin al la franca, kaj la sama eldonisto (Jean-Pierre Sicre) kiu en la sepdekaj jaroj malakceptis aliulan proponon pri Kazohinio, respondis ke la prov-ĉapitroj impresas lin favore. Tempo mankis por provi kiel impresus la tuto.
En la plej freŝa numero de Esperanto sub la Suda Kruco, la aŭtoro diras pri Sed nur fragmento: “Ĝi estis kvazaŭ resumo de mia vivo ĝis tiu tempo. Kvankam temas pri aventurromano, mi metis en ĝin tre multajn proprajn spertojn kaj pensojn”, eble pli multajn, ol en la aliajn, ĉar tiam li “estis 40-jara kaj do” li “utiligis la travivaĵojn de kvar dekoj de jaroj.” Tiu “utiligo” portis al ni ĉiuj enorman literaturan profiton.
(La Ondo de Esperanto, 2010, №12)

István Ertl

2 komentoj

Enarkivita sub Uncategorized

Poemo aŭdita en radio

“Mi volus ke vi mortu antaŭ mi.
Nur iomete antaŭ mi.
Por ke vi ne devu reveni sola
al nia hejmo.”

2 komentoj

Enarkivita sub Uncategorized

Postmoderna labirinto

Jam komplete forgesiĝis Ariadna, kaj Tezeo nur vagadis sendirekte,
kiam al Oscar Carreño Sardinero ekŝajnis ke jam temp’ está por proponi
sian grandan projekton al la Minotaŭro, kaj persvadi lin ke, anstataŭ
manĝi la junulinojn ĉiujare oferatajn de Minoo, preferindas dungi
ilin por malfermi kune atrakcian labirinton, kiun vizitadu milionoj el
la tutmonda solularo.
(Minirakonto de Enrique Uribe Carreño. Legu ĝin kaj du pliajn en Beletra Almanako 9.)

1 komento

Enarkivita sub Uncategorized

Lingvo kaj vivo

– Rahanut berkenim sol te fu ende lo kasakin. Berkite lop! – prononcis la prezidento de Umago, precize je 17.00.
En la kapaŭskultiloj aŭdiĝis longa zumo, poste nenio. Senkonsilaj okuloj turniĝis al la interpretista budo. Malantaŭ sia vitro, la drogmano ŝultrolevis, kaj demetis la propran aŭskultilon. La ĵurnalistoj en la saloneto rigardis unu la alian, jen konfuzite jen amuzite.

La ĉefurbo de Umago havas ducent loĝantojn, sed dum la tago plia tricento konverĝas tien por lerni kaj labori. Plejparto faras tion en la unusola dombloko de la urbo, kiu hejmigas ĉiujn instituciojn de la ŝtato, ekde la kapitula saloneto kaj la ĉiutema ministerio ĝis la bazlernejo kun ties brua ludkorto. Duonon de la dombloko tamen okupas la biblioteko Zecer Ham – ĉefa allogilo de la plej eta sendependa ŝtato de la mondo. Ĝiaj surrelaj ŝovbretaroj surtenas milojn da titoloj umaglingvaj, ekde ŝafidfele binditaj kodeksoj ĝis freŝaj jarkolektoj de la ŝtata bulteno.

Fouka zyt! – ekkriis la kuŝanta tradukisto, disiginte siajn lipojn disde la ŝiaj. Temis pri ilia unua nokto kune; reviziado de traduko el dornoplena antikva teksto, eldonota kun ŝia notaro, nature proksimigis ne nur iliajn mensojn. Nun, fone de ŝiaj blondaj bukloj, la frumatena fenestro kadris timigan vidaĵon: la bibliotekajn fenestrojn lekadis longaj fumolangoj.

La pramo liganta la insulon Umago kun la du mejlojn distanca, historie malamika ĉeftero, devis pendoli senĉese ekde la mateno, malgraŭ la dimanĉeco de la tago. La novaĵo pri la incendio ne nur alarmis la ĵurnalistojn, soifajn je ajna evento en la idilie senmova miniŝtato, sed ankaŭ teruris ĉiujn umagajn elmigrintojn, kies duono loĝis ne pli fore ol en la plej proksimaj vilaĝoj de la ĉeftero. Sur la vojo de la haveno al la dombloko, malpli ol kilometron longa, vice serpentis maltrankvilaj umaganoj.

Ekzistas multaj landoj en la mondo kiuj vivtenas sin parte per turismo. Sed kial Umago havu turistojn? Naŭ kvadratkilometroj da plata insulo, klimato ne aparte milda, plaĝo seninteresa kaj nur mil loĝantoj. La turistoj tamen venadis, milo ĉiujare, preskaŭ nur pro unu afero: la umaga lingvo, la plej malgranda ŝtatlingvo de la mondo, krome lingvo kun reguloj preskaŭ senesceptaj sed allasantaj grandan kreivon. Umago iĝis neproklamita ĉampiono de lingva turismo. De unutaga ekskurso tra la historio de ĉi senparenca idiomo, ĝis plurmonata kurso por ĝin pli funde lernadi – eblis elekti, laŭ gradoj, el larĝa gamo. Alkuradis filologoj, aliĝis lingvistoj, staĝadis scivolaj interpretistoj. Laŭ supozo, en la mondo jam pli da neumaganoj kapablis paroli inter si umage ol nombris la tuta insulanaro.

Neniu sciis kio kreis la sparkon, startigis la fajron, malkatenis la incendion. Umago ne havas ajnan ŝtattrezoron krom sia unika libraro, kaj dekono de la ŝtata buĝeto estas uzata ĝuste por ĝin konservi, protekti kaj sekurigi. Nepenseble ke umagano intence damaĝus la librojn, deponejon de la tuta historio, de la lingvo mem de Umago.

(Legu la daŭrigon de la novelo en Beletra Almanako 9, jam havebla che UEA)

Komenti

Enarkivita sub Uncategorized

Memore al la Berlina Muro

Hans-Joachim Schädlich: Berlino Orientokcidenta, fragmento

Kie komenciĝas la Qdamm? La Qdamm komenciĝas per 11 Kie estas 1 ĝis 10? En EuropaCenter la glaciaĵ-vendisto de Möwenpick Mi ne scias Ni apartenas al la Tauentzien Mi kredas ke la Qdamm komenciĝas ĉe la Rememor-preĝejo Eble la Rememor-preĝejo estas tiom blasfema ke ĝi uzas ĉiujn numerojn 1 ĝis 10 por si

La vendistino en la antaŭejo de la Rememor-preĝejo Pri tio mi neniam demandis min Dio en la ĉielo nur li scias Cetere la paroĥestrejo estas en Lietzenburger 39

La policisto apud la Rememor-preĝejo La Rememor-preĝejo ne havas numeron Ĝi ja ne bezonas La Qdamm komenciĝas per 11 1 ĝis 10 estas en la milito Eniru do Ĉio forpasas Tio okazis atendu nur en 1943 la 23-an de novembro Al Kristo derompiĝis la dekstra brako

Qdamm 11 ne havas pordon Tio estas Pli ĝuste ĉe la angulo de la placo Breitscheid Tchibo Nanunana Wolsdorf Camelcamel Il pomodoro Ĉemizoj 29 markojn Glorkrono de Kristo La Nova Biblio ne estas nova traduko de la Malnova kaj Nova Testamentoj sed nova Manifestiĝo de la Disinjoro por savi la tutan homaron La Nova Biblio akireblas ĉe la Libroservo La Nova Biblio 29 markojn Caravan Döner en flana pano 3,50 markojn 80 sidlokoj Nur unufoje Malfermita de 10 ĝis 24 Melongenoj farĉitaj per hakita viando 7,50 markojn En la kelo ventrodanco kun Live Music fermita pro ferioj Vizitu la Domon ĉe Checkpoint Charlie ĉiutage daily chaque jour Kvar ekspozicioj La Muro de la 13-a de aŭgusto ĝis hodiaŭ Dividitaj interpretoj Pentristoj vidas la Muron Berlino: de fronturbo ĝis ponto por Eŭropo De Gandhi ĝis Walesa senperforta lukto por la homaj rajtoj Ŝparbanko Berlino: granda urbo kun fido al la estonteco Berlino pensas antaŭen Vizitu la Marmordomon Nro 5 Vivu Permesita de 6 jaroj Nupta nokto en la fantomejo permesita de 12 jaroj Fantomhanto Du Permesita de 16 jaroj La urba Ŝarko Permesita de 16 jaroj Gandhi En ĉiu ŝanĝiĝo kaj turniĝo funkcias certa senarbitra leĝo kiu baziĝas je konstanta kaj memkonserva forto En ĝi mi rekonas Dion.

(El La Gazeto, 1991.10.30; tradukis István Ertl)

3 komentoj

Enarkivita sub Uncategorized

Vivu la Granda Oktobra!

GYÖRGY PETRI
Je l’ memoro de Leonid Iljiĉ Breĵnev

Krevis, jen, la oldulaĉo kurbalipa,
la rus-hungara monarki’ ekvojas al sia fino.
Jaru kaj Ceau, du fi-vizaĝaj tombejgardistoj,
flegantoj de l’orienteŭropa bankroto,
scivolumas ĉu venos trinkmono.
Peze spirante, ili umas la florkronojn.
Aŭskultas: ĉu jam pafatas salvoj?
En ĉiu kazo: li estas morta.
Neniam plu li elprenos
el sia pismakula kacujo la Grandan Oktobran.

2 komentoj

Enarkivita sub Uncategorized

Lajos Tárkony

Por diri simplige, ekzistas du specoj de genio: unu, kiu verkas abunde kaj fekunde, preskaŭ nebareble – sed je la kosto de kvalita malsamo. Alia genio malofte inspiriĝas, kreas pene kaj inter duboj konstantaj – sed naskante, kiel perlo, gemojn. Ripetante ke temas pri ekstremoj simpligaj, ni konstatu ke Kálmán Kalocsay kaj Gyula Baghy apartenis al la unua tipo, dum Lajos Tárkony al la dua speco.
Ankaŭ tiu diferenco povas parte klarigi kial oni parolas pri “Budapeŝta skolo” – por krei skolon ne sufiĉas unu talento kaj – eble samvervaj – epigonoj, sed necesas vasta gamo de diversaj verkistaj karakteroj kaj talentoj.
Kreanto tia kia Baghy (“li per unu sturmo venkis niajn orelojn kaj korojn” – Tárkony), stampas sian nomon en memoron kaj per multnombraj verkoj kaj per forta unikeco de sia individuo. Pri la unua faktoro Tárkony ne povas fieri: liaj 54 jaroj da verke aktiva esperantisteco postlasis nur du kompletajn, memstarajn volumojn: la kritikan esearon De paĝo al paĝo (1932) kaj la poemaron kiu praktike entenas lian tutan poezian verkaron: Soifo (1964). Sed, kiel oni kutimas diri, eĉ se postrestus de li nur “Adiaŭo”, “Balkona vespero”, “Aŭskultado”, eĉ se transvivus nur sola poemo de li, ne forgesiĝus lia nomo. Sed jen en kio li diferencas de Baghy, Kalocsay aŭ Auld: el lia verkaro eblus elekti preskaŭ iun ajn poemon por tiu ludo de “ekskluziva eterneco” (…”malbonan poemon ne ellasis lia plumo” – skribis pri li Vilmos Benczik en Hungara Vivo 1972/2, p. 18.). Ni ekskludus el tio nur kelkajn poemojn, precipe porokazajn aŭ/kaj verkitajn post la apero de Soifo („Esperanto”, HuVi 1969/3, p. 13., aŭ „Mia Budapeŝto”, HuVi 1973/3 p. 17-18.), kiam la poeton ŝajnas ekkarakterizi, se diri malice, iu maljunula babilemo… Tamen ĝuste en unu el tiuj poemoj, en „Esperanto”, vortiĝas lia poeta memkonscio modesta:
“Mi vivos, se mi ‘stos sur transa bordo,
per miaj versoj en amika sento.
Kaj se l’ amikoj pasas – jam silento.”
Pri tio la leganto certe samopinias nur kun la krompenso ke amikoj spiritaj de Tárkony neniam “pasos”…
La alia faktoro kiu ŝajnigas malgrava la signifon de Tárkony (almenaŭ ŝajnigis liavive), estas lia sen-sintruda personeco, nemontriĝemo, eĉ kaŝiĝemo: pri li oni apenaŭ skribas en Literatura Mondo, dum Baghy kaj Kalocsay centras en disputoj kaj en la atento de la publiko. Estas simptome ke sur la fojfojaj fotoj de Literatura Mondo kaj sur la pli oftaj de Hungara Vivo Baghy kaj Kalocsay multe sin montras, dum Tárkony apenaŭ videblas, krom en la numero de Hungara Vivo al li dediĉita. Ĉu atribui al tiu ĉi modesta retiriĝemo ke li ŝanĝas dufoje (verkistan) nomon? Denaske Lajos Totsche, jam antaŭ sia “reveno” en 1936 al Literatura Mondo (en 1934 li aperigis ne pli ol du recenzojn kaj, nekutime, unu novelon), li ekverkas kiel Lali Blond (ĉu ne mokmalica kontrasto al la vortluda pseŭdonomo Kopar de Kalocsay?), kaj postmilite li estas metamorfoziĝinta je Lajos Tárkony. (Eble ne plej taŭga hungarigo por la Esperanto-medio: en iu poemo al li skribita “Tárkony” rimas je “koni”; freŝa faldfolio de Edistudio reklamas sian Italan Antologion per tiel famaj tradukantoj kiel ekzemple Takony…) Povas enesti iu profunde psikologia kaŭzo en tio ke Ferenc Szilágyi en sia humurplena “Terura vizito en nia Redaktejo” (LM 1931/146-147.) roligas Tárkony kiel “ĉarman, etan kadavron”, kiu mortis dum heroa plenumo de sia devo:

“Hieraŭ li enrampis la analizan korbon kaj de tiam li ne vivsignas. (…) Oni fortostreĉe eltiradis la palan, rompiĝeman korpon de L. Totsche. En liaj manoj estis granda libro, kiu li konvulsie premis. Liaj okuloj vitre fiksiĝis al la libro.”

Manke de iom ampleksaj memuaroj aŭ rememoroj, oni apenaŭ scias kiel fakte disvolviĝis la laboro inter la LM-anoj. Tial ni nur konjektas ke la “redakcia kariero” de Tárkony estis jena: post la malkovro de la juna talento pere de lia recenzo pri La eterna paco de Kant (LM 1929 aŭg., p. 144.), oni komisias aliajn recenzotajn librojn al li (efektive, jam septembre aperas nova recenzo de li pri la Chamisso-traduko de Wüster), sed en la unua periodo de LM oni ne plu renkontas lian nomon. Post la restarto, en 1931 li prezentiĝas pli multflanke: jam ankaŭ per mondliteraturaj observoj (Hesse, Larbaud), tradukoj (Larbaud, pli malfrue Karinthy) kaj poemoj (la tri unuaj: „Momentfoto”, „Post dek jaroj”, „Triope trista gard’„ jam enhavas du el la plejkremo de lia poezia verkaro). Malgraŭ tiu manifestiĝanta plurflankeco, ŝajne li estis la persono al kiu oni povis trudi ion ajn recenzotan (v. ekz. recenzon pri tri japanaj libroj en LM 1931/apr., p. 71.), sen risko de rifuzo.
Tia pasiva, rezignema sinteno verŝajne karakterizis lin en lia tuta vivo. En 1975 ni ekscias de la redaktisto de Hungara Vivo, Gergey Mihály, ke

“Tárkony ĉiam ĉeestas en la redakciaj kunsidoj, sed ankoraŭ li neniam parolis al la diskutitaj temoj. Eble tial povis okazi, ke kiam ni dividis la ĉefajn rubrikojn, Tárkony restis sen kroniko. (…) Krom sia rubriko Tárkony sen malinklino volonte akceptadas aliajn petojn, traduki novelojn, eĉ anoncojn.” (HuVi 1975/6, p. 6.)

Tárkony certe ne apartenis al tiuj kiuj bombardadas la Esperantan gazetaron per siaj verkoj, verkegoj kaj verketoj – li ĉiam restis fidela al unu periodaĵo: ĝis 1949 al Literatura Mondo, kaj al ties Lingvo-Libro kaj Bibliografia Gazeto; ekde 1961 al Hungara Vivo. Inter tiuj du periodoj la eblon de foja publikigo certigis La Nica Literatura Revuo. Niascie li ne kontribuis multon al aliaj revuoj. Pri tiu ligiĝo eblas supozi ke la vera altira forto, la instigilo kaj instigulo restis por li ĝisfine la kvazaŭpatra figuro de Kalocsay. (Apenaŭ parolinte kun personaj konintoj de Tárkony, ni argumentas – ĉi tie kaj aliloke – pli per “internaj tekstaj” ol per “eksteraj” pruvoj. Al Kalocsay li dediĉas sian poemaron:

Vi, KALOCSAY, puŝis mian plumon,
al vi mi dankdediĉas ĉi volumon,
kiel la Tero siajn fruktojn donas,
dankante maturigan sunolumon.

Kalocsay-n adiaŭas lia lasta aperintaĵo, en HuVi 1977/3, p. 27. (“Kalocsay”), tiu ĉi korŝira funebra krio de maljunulo tre malsana, kiun ne plu kuracos la vivlonga amiko – “mi ploras”, finiĝas la teksteto kaj per ĝi ĉia publikigado de Tárkony. Kvazaŭ li vere ne plu povus frukti sen la Kalocsay-a sunolumo.
Oni klaĉas pri stranga evento koncerne ilian rilaton. Dum la 1937-a Varsovia UK Baghy kaj Kalocsay estus farintaj kruelan ŝercon kun li: per pordofrapado ili fiaskigis multpromesan rendevuon lian kun polino en lia hotelĉambro. La onidiro aldonas ke la elpensinto de la intrigo estis la viglaspirita Baghy, kiun Kalocsay provis reteni, kaj ke Tárkony estis tiutempe ankoraŭ virga. (Efektive, en lia poemaro ni nenie trovas amoron kiel temon, amo ĉiam reprezentiĝas Platone – sed poeto ja ne dokumentas sian vivon.) Estus do la konscienc-riproĉo de Kalocsay kiu igis lin helpi Tárkony literature, kuraciste, ofte gastigante lin. Ĉu okazis tiel, ĉu ne, la kroĉiĝo de Tárkony al Kalocsay restas interesa temo por psikologoj – kaj por verkistoj.
(El “Lajos Tárkony kaj la Budapeŝta Skolo“)

14 komentoj

Enarkivita sub Uncategorized